Karoshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tokio, Japanio

Karoŝio (japane 過労死, karōshi [karōŝi], morto pro troa kromlaborado) estas japana nocio, kiu signifas subitan morton kaŭzitan de la laborkondiĉoj kaj streso. La mortkaŭzo estas plej ofte subita halto de la koro aŭ apopleksio.

Ekde la 1970-aj jaroj karoshi estas agnoskita profesiligita malsano, kvankam malagnoskita de multaj entreprenoj.

Fenomeno[redakti | redakti fonton]

La esprimo karoshi estis enkondukita de tri kuracistoj (Hosokawa, Tajiri kaj Uehata) en publikigaĵo de 1982 por priskribi aron da problemoj de la kardiovaskula sistemo kune kun laborado ekscesa.

La unua karoshi estis agnoskita en 1969; temis pri 29-jaraĝa dungito laboranta en ekspeda servo de granda japana ĵurnalo kiu mortis pro subita halto de la koro en sia laborloko. Kvankam la problemo de laborstreso estas ligita ofte al superaj dungitoj en Eŭropo kaj Usono, karoshi tuŝas same oficistojn kaj laboristojn.

La oficiala agnosko de karoshi dependas de rilato inter la morto kaj la laborkondiĉoj dum la semajno antaŭ la akcidento. La kriterio estas labortempo de 24 horoj (triobla kvanto de normala labortago) la antaŭan tagon aŭ labortempo de 16 horoj tage (duobla normala kvanto) dum la tuta antaŭa semajno.

La scioj pri karoshi venas de esploro pri la profesia vivo de viktimoj.

Inter aprilo 2005 kaj marto 2006 estis agnoskitaj 157 mortoj pro karoshi, ĉefe per memmortigo aŭ subita korhalto. 173 aliaj personoj malsaniĝegis. La sumo de 330 estas ĝisnuna maksimumo (+ 12,2% rilate al la 12 antaŭaj monatoj).[1]

Amplekso[redakti | redakti fonton]

La registaro japana publigigas statistikojn pri karoshi ekde 1987. Dekoj de kazoj estas agnoskitaj profesiaj malsanoj ĉiujare. La nombro altiĝas, eble pro pli granda sentemo de la publiko al la problemo aŭ pro modifo de la kriterioj.

Aliaj taksas la fenomenon multe pli vasta. La agentejo pri ekonomia antaŭvido taksis la nombron de karoshi-mortoj je 5% de la kardiovaskulaj problemoj de la 25 ĝis 59-jaruloj, t.e. ĉirkaŭ 1000 personoj jare. Kawato konsideris en 1992, ke unu triono de tiaj mortoj estas ligitaj al laborkondiĉoj, do 10.000 viktimoj jare.

Dokumentario[redakti | redakti fonton]

La germana-franca televido ARTE elsendis la 6-an de novembro 2006 (reelsendita la 26-an de marto 2007) dokumentarion pri laboro de maljunuloj en Japanio.

Multaj maljunuloj pretas labori pluajn horojn, eĉ nepagitajn kaj sanendanĝerintajn, ĉar junuloj ofte post mallonga tempo forlasas la plej malfacilajn laborlokojn.

Estis dokumentitaj kazoj, kiam entrepreno sciis pri malbona sanstato de dungitoj. En almenaŭ unu kazo la dungito estis post kuracista ekzameno, tute ne malŝarĝita aŭ informita pri la rezulto, sed kontraŭe li ricevis ankoraŭ pli da respondeco kaj samtempe la entrepreno kontraktis 8 diversajn asekurojn por li. Post lia karoshi-morto la firmao enspezis la valoron de ĉirkaŭ 450.000 eŭroj. La firmao rekomencis la "eksperimenton" dunginte novan salajrulon, kiu mortis pro karoshi nur 4 monatojn poste.

Multaj junuloj timas pro la vivo de la gepatroj kaj kunigas nun en asociojn por informi pri karoshi.

Multaj pli-ol-80-jaraĝaj maljunuloj vole laboras ĉar la pensio ne sufiĉas por vivteni ilin. Ili laboras por gajni iom pli da mono. Al iuj plaĉas la laboro kaj ili ne povas imagi vivon sen laboro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

996 laborhora sistemo

Hikikomorio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Dokumentario pri karoshi (france)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nouvelle Vie Ouvrière, 9-a de junio 2006