Karpa paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Karpa paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Specio: P. carpi
Parus carpi
(Macdonald & Hall, 1957)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Karpa paruoKarpa nigra paruo (Parus carpi) estas paserina birdo de la familio de Paruedoj. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin kiel subspecio de la Suda nigra paruo. Ĝi troviĝas en sudokcidenta Angolo kaj nordokcidenta Namibio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Aspekto de la Karpa paruo (latina scienca nomo Parus carpi) troveblas en la 7a eldono de la libro Roberts Birds of Southern Africa. La Parus carpi identigiĝas per la nombro Roberts 555 kaj la detala priskribo de paĝo 739. Estas bildo en paĝo 769. Tiu birdo ricevas la nomon Karpa nigra paruo en Roberts 6a eldono. Tamen ne okazis ŝanĝoj en la latina scienca nomo de la Karpa paruo el la 6a al la 7a eldono de Roberts.

La Karpa paruo estas 15 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 20 g. La kapo estas blunigra, dum la beko estas nigra. Ĝi havas nigran gorĝon, grizajn gambojn kaj blunigran dorson. La okuloj estas brunaj. Kiel ĉe aliaj membroj de la genro en Afriko montras blankan flugilmakulon en ĝenerale nigra korpo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio ĉasas en la malalta arbofoliaro (foje en arboŝelo) insektojn kiel papilioj, abeloj, vespoj, lokustoj kaj formikoj. Tiuj senvertebruloj estas plej ofte kaptataj dumfluge kaj mortigataj antaŭ manĝo. Krome ili manĝas semojn en precizaj sezonoj. Ili loĝas en savanoj, densaj aŭ ĉeriveraj arbaroj aŭ kie estas akvo proksime. Ili loĝas ankaŭ ĉe urboj, kie ili ĉeestas parkojn, ĝardenojn kaj senhomajn konstruaĵojn. Tiu birdo estas kutime en etaj familigrupoj aŭ en grandaj aroj.

La Karpa paruo estas monogama birdo porvive. La ino demetas 2 al 5 brunajn ovojn. La ino kovas kaj ĉefe zorgas la idojn. La masklo nur alportas manĝon al ili per kio la ino manĝigas ilin. Ili konstruas sian neston el milda materialo en arbokavaĵo nur kelkajn metrojn supergrunde. La arbotruon kutime estas reuzata en la venonta reprodukta sezono. Tiu sezono estas el novembro al januaro koincide kun la sudhemisfera somero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]