Karpata-dukla operaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karpata-dukla operaco
Konflikto: Granda patriota milito
Čs armádní sbor po vstupu na osvobozené čs území.gif
Ĉeĥoslovakaj soldatoj dum transpaŝo de limo
Daŭro: 8-a de aŭgusto - 28-a de oktobro, 1944
Loko: Dukla montpasejo
Rezulto: Malsukceso dum kuniĝo de ribelulaj soldataroj kun Ruĝa Armeo
Flankoj
Sovetunio
La 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso en Sovetunio
Tria regno
Komandantoj
Ivan Stepanoviĉ Konev
Andrej Greĉko
Kiril Moskalenko
Ludvík Svoboda
Gotthard Heinrici
Forto
150 000 soldatoj de Ruĝa Armeo
16 700 ĉeĥoslovakaj soldatoj
proksimume 100 000 germanaj kaj hungaraj soldatoj
Perdoj
Laŭ la plej novaj esploroj:
Flago de Sovetunio 41 387 vunditoj, 10 060 mortintoj,1806 perditoj kaj 13 548 malsanuloj
Flago de Ĉeĥoslovakio 935 mortintoj, 4518 vunditoj kaj 756 perditoj[1]
Laŭ la plej novaj esploroj: Sume 77 499 personoj, el tio proksimume 10 491 mortintoj, 1878 perditoj kaj 14 militkaptitoj[2], 800 kanonoj kaj minĵetiloj, ĝis 185 tankoj
v  d  r
Information icon.svg

Karpata-dukla operaco estis sturma operaco de sovetaj kaj ĉeĥoslovakaj soldataroj en nordorienta Slovakio aŭtune de la jaro 1944, kiu estis kunigonta ribelulajn fortojn de SNR kun sovetiaj armeoj. Post forŝovo de la ribelo en montaro ĝi perdis sian principon kaj ĝi estis finita.

La suma situacio en regiono aŭtune de 1944[redakti | redakti fonton]

Ĉefa armea plano, kun kiu kalkulis armea centrejo kaj organizantoj de Slovaka nacia ribelo supozis, ke du nordslovakaj divizioj, tenantaj proksimume 100 km da batalfronto inter germanaj taĉmentoj en regionoj de la nordorienta Slovakio, malfermos Karpatajn trapasejojn kaj la ribelula armeo koncentriĝinta en meza Slovakio defendos tiun ĉi teritorion kunlaborante kun partizanaj taĉmentoj ĝis alveno de Ruĝa Armeo. Tiun ĉi planon aprobis komunistoj kaj ankaŭ la Ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono; ili samtempe tradiskutis ĝin kun gvidantaro de la sovetaj soldataroj. Sed la ribelo eksplodis antaŭtempe, kiam eĉ ne unu flanko estis por armita batalo preparita. Eniro de la germanaj soldataroj en Slovakion la 29-an de aŭgusto 1944 estis katalizatoro de nerenverseblaj eventoj, kiuj rapide devolviĝis de ĝi. Sed por Karpata-dukla operaco estis decida tio, ke la 31-an de aŭgusto la germanaj soldataroj komencis malarmigi la taĉmentojn de la orientslovaka armeo kaj tiel ili rompis la bazajn supozojn de sukceso de la tuta ribelo.

Komence de septembro de 1944 la maldekstra alo de soldataroj de la 1-a ukrainia batalfronto, kiun kreis la 38-a armeo de generalkolonelo Kiril Moskalenko kaj la dekstra alo de la 4-a ukrainia batalfronto, kiun kreis la 1-a gvardia armeo de generalkolonelo Andrej Greĉko, troviĝis en cismontaro de Karpatoj, proksimume nordoriente de linio Krosno - Sanok. Tiuj ĉi soldataroj nur mallongtempe antaŭ tio finis Lvov-sandomiran ofensivon. Post eksplodo de bataloj en Slovakio en enlando de la germanaj armeoj, la gvidantaro de Soveta armeo ordonis al la 1-a kaj la 4-a ukrainiaj batalfrontoj efektivigi armean operacon por helpi Slovakan nacian ribelon, transpaŝi Karpatojn, enpaŝi sur teritorion de Ĉeĥoslovakio kaj kuniĝi kun la ribeluloj. Por prepariĝo al tiu ĉi eniro la soldataroj ricevis nur 4 tagojn.

La germana defendo[redakti | redakti fonton]

Karpatoj enkojniĝis en la teritorion liberigitan de la sovetaj armeoj kiel la plej firma parto de la germana defendo. La soveta gvidantaro mem unue eĉ ne planis laboreme konkeri tiujn ĉi montarriĉajn regionojn, sed ĝi konfidis pri tio, ke la faŝistoj mem forlasos ilin, tuj kiam la sovetaj taĉmentoj enpenetros tra ebenaĵoj de Pollando kaj Hungario pli okcidenten.

Nordorienton de Slovakio defendis germana operaca grupo Heinrici, kiun kreis la 1-a tanka armeo kaj 1-a reĝa hungara armeo. Ambaŭ troviĝis en bone konstruita kaj profunda defendo tuŝanta ĝis profundeco 50 km. La defendo koncentriĝis ĉefe sur traireblaj valoj de rojoj, riveretoj kaj sur montaraj trapasejoj, kiuj estis la unusolaj ireblaj lokoj por la soveta peza tekniko.

La sovetia plano[redakti | redakti fonton]

Bataloj[redakti | redakti fonton]

La rezulto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jaroslav Hrbek, Vít Smetana, Vladimír Pilát a Petr Hofman:Draze zaplacená svoboda I, Paseka Praha 2009, str. 351.
  2. Jaroslav Hrbek, Vít Smetana, Vladimír Pilát a Petr Hofman:Draze zaplacená svoboda I, Paseka Praha 2009, str. 351.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]