Karpataj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Dolina Kościeliska, Polujo.

La karpataj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-unuo "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj". Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Karpatoj en Mezeŭropo kaj en Orienta Eŭropo.

Priskribo

La ekoregiono kovras 125 000 kvadratajn kilometrojn tra granda distanco en Karpatoj, ekde la ekstrema oriento de Ĉeĥujo, pasante en la sudo de Polujo, la nordo de Slovakujo kaj la sudokcidento de Ukrainujo, ĝis la centro de Rumanujo.

Karpatoj estas pasejo por la disvastiĝo de plantoj kaj bestoj inter la arbaroj de la nordo kaj la sudokcidento de Eŭropa.

Flaŭro

Bukovské vrchy, Polujo.
Visoka-Monto, Slovakujo.

La ekoregiono gastigas pli ol trionon de la totalo de la plantospecioj en Eŭropo.

La vegetaĵaro de Karpatoj prezentas evidentan zoniĝon : la piedmontetoj plejofte estas kovritaj de miksaj falfoliaj arbaroj, superregataj de tigfrukta kverko, etfolia tilio kaj eŭropa karpeno en la nordo, kaj de diferencaj kverkospecioj ( tigfolia kverko, muska kverko, lanuga kverko, hungara kverko ) en la sudo. La montara zono, inter 600 kaj 1100 m en la nordo kaj inter 650 kaj 1450 m en la sudo, estas superregata de du ĉefaj specioj : eŭropa fago kaj blanka abio. Preskaŭ unuspeciaj fagaroj dominas la montaran zonon en iuj montaroj de Okcidentaj Karpatoj ( Bile Karpatý, Male Karpatý, Tribeč, Orientaj Karpatoj (Vihorlat, Bukovské vrchy, Bieszczadzki) kaj Sudaj Karpatoj. En pliaj areaj la eŭropa fago estas miksita kun blanka abio, ordinara piceo kaj sikomora acero. En iuj lokoj la montara zono estas dominate de koniferoj, kutime kun miksaĵo de blanka abio kaj ordinara piceo (Tatras, Moravske Beskydy, Oravska Magura en Okcidentaj Karpatoj, Gorgany, Czornohora, kaj Munti Bistrei en Orientaj Karpatoj).

La sub-altmontara zono (1 100-1 400 m en la nordo, 1 400-1 900 m en la sudo) konsistas el preskaŭ unuspeciaj ordinar-piceaj arbaroj, kun eta almiksaĵo de birdokaptista sorbuso. Cembro troviĝas apud la altmontara arbarolimo en la plej alta montaro (Tatroj, Czornohora, Marmures, Făgăraş, Retezat) de Karpatoj.

Ĉe la arbarolima zono de Altaj Tatroj vegetas miksaj cembraj-eŭrop-larikaj arbaroj, similaj al tiuj de centraj Alpoj.

Super la arbarolimo, (1 400 m en nord-okcidentaj Karpatoj ĝis 1 900 m en la sudo), ekzistas diferenca kriplarba zono konsistanta el densaĵoj de monta pino, nana ordinara junipero (Juniperus communis subsp. nana) kaj verda alno.

Super la kriplarba zono troviĝas abundaj altmontaraj herbejoj, escepte de sur la plej altaj pintoj en Tatroj, Făgăraș-montaro, Parîng, kaj Retezat, kiuj estas plejofte rokaj aŭ kovritaj de tre malabunda altmontara vegetaĵaro. La Bieszczady-Montaro en Orientaj Karpatoj malhavas la sub-altmontaran arbaran zonon. Tie, la arbarolimo de nanaj fagoj (je proksimume 1 200 m) senpere limtuŝas la altmontarajn herbejojn.

Faŭno

Pola-slovaka landolimo.

En la ekoregiono troviĝas la ĉefaj eŭropaj populacioj de bruna urso (Ursus arctos), griza lupo (Canis lupus) kaj eŭrazia linko (Lynx lynx).

Endemiismoj

La plej grandaj koncentriĝoj de endemiaj specioj troviĝas en Tatroj (Saxifraga wahlenbergii, Delphinium oxysepalum, Dianthus praecox, Soldanella carpatica, Festuca tatrae, Cerastium tatrae); aliaj areoj riĉaj je endemiaj specioj inkludas la altajn montarojn de Orientaj kaj Sudaj Karpatoj.

Minacoj kaj konservado

La ekoregiono estas vundebla. La ĉefaj minacoj estas la senarbarigo, la ĉaso kaj la urbanizado. Proksimume 16% de la ekoregiono ricevas ian tipon de protekto.

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Francio,  Italio,   Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo  Ĉinio,  Kazaĥio,  Mongolio,  Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj  Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj  Ĉeĥio,  Pollando,  Rumanio,  Slovakio,  Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj  Afganio,  Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo  Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj  Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj  Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj  Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj  Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Alĝerio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj  Barato,  Butano,  Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj  Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang  Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj  Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min  Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj  Norvegio,  Svedio,  Finnlando
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj  Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio,  Taĝikio,  Uzbekio

Eksteraj ligiloj