Karpathos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo

Karpathos (greke Κάρπαθος, turke Kerpe, itale Scarpanto, latine Carpathus) estas greka insulo inter la Kreto kaj Rodoso (Egea maro kaj la Mediteraneo), dua plej granda membro de la Dodekanoj. La suda najbara insulo estas Kasos; la norda estas la neloĝata Saria.

Ĝi havas la areon de 330 km2 kaj etendiĝas norde-sude. Ĝia plej alta monto estas Kalí Límni (1215 m).

La sude situanta Pigadia estas la ĉef- kaj havenurbo de la insulo. Ĝia oficiala nomo estas Karpathos (urbo). Pluaj gravaj komunumoj estas: Arkasa, Menetes, Othos, Mesochori, Olymbos kaj Aperi. Pro turismo estas konataj ankaŭ la komunumoj Lefkos, Amopi kaj Kira Panagia.

La insulo estis en posedo de Venecio de 1306 ĝis ĉ. 1540, kiam okupis ĝin la Turka imperio. La insulon akiris en 1912 Italio. Post la dua mondmilito, iĝis parto de Grekio.

La insulo estas roka, arboj kreskas nur sur la suda flanko. La loĝantoj (ĉ. 6.000) okupiĝas pri agrikulturo, hortikulturo kaj paŝtado, fiŝado.

Flaŭro kaj faŭno