Karpenofolia acero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Karpenofolia acero
Karpenofolia acero
Karpenofolia acero
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Sapindacoj Sapindaceae
Genro: Acero Acer
Specio: A. carpinifolium
Dunoma nomo
Acer carpinifolium
Siebold & Zucc.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Karpenofolia acero ( Acer carpinifolium ) ( japane : チドリノキ Chidorinoki "zigzaga arbo") estas palearkta acerospecio, hejme en Japanujo, en la insuloj de Honŝuo kaj Kiuŝuo, kaj Ŝikokuo, kie ĝi vegetas en maldensarbaroj kaj laŭlonge de riveroj en montaraj areoj [1][2].

Okaze ĝi estas kultivita kiel ornama planto en moder-klimataj regionoj, ĉefe kiel botanika kuriozaĵo por montri la vastan gamon de folia morfologio en la genro acero, sed ankaŭ por ĝia brilanta flava aŭtuna koloro. Kaj la scienca kaj la Esperanta nomoj derivas de la supraĵa simileco de ĝiaj folioj kun tiuj el la genro karpeno.

Folioj de karpenofolia acero.

[redakti] Referencoj

  1. Rokko mountain chain guide of trees: Acer carpinifolium (in Japanese; google translation)
  2. Trees of Japan: Acer carpinifolium



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj