Karpometakarpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Karpometakarpo estas kunigo de la ostoj karpo kaj metakarpo, nome sola fuziita osto inter la pojno kaj la fingro-artikoj. Ĝi estas malgrandeca osto ĉe plej birdoj, ĝenerale ebeneca kun granda truo meze. Ĉe neflugaj birdoj, tamen, ties formo povas esti iome diferenca, aŭ ĝi povus eĉ tute foresti.

Ĝi formas la pinton de la skeleto ĉe flugiloj ĉe birdoj.