Kartal
El Vikipedio
Kartal estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Aszód. La nomo devenas el la praturka cortul (=aglo).
- Areo:29 km²
- Loĝantaro: 5850
- Poŝtkodo: 2173
- Telefonprefikso: 28
La vilaĝo situas apud urbo Aszód, laŭ traira flankovojo.
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. Apud la vilaĝo restis ŝpuroj pri Remparo de Ĉorso. En 1241 la tataroj kaj poste la turkoj detruis la vilaĝon. En 1791 tie naskiĝis István Petrovics (petroviĉ), patro de Petőfi. En 1920 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj. En 1964 kulturdomo konstruiĝis.
