Kartaro de Zener

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartoj de Zener

Kartaro de Zener estas speciala kartaro, kiun oni uzis konduke de eksperimentoj pri ekster-sensa percepto (ESP), plej kutime klarvideco.

Kartaro de Zener estis kreita de J. B. Rhine kiel facila statistika, mezurebla, malambigua maniero kontroli ESP-ajn eksperimentojn laŭ scienca metodo. Rhine nomis la kartojn honore al sia kolego Karl Zener, pripercepta psikologo. D-ro Zener elektis la kvin bildojn, kiuj aperas en la kartoj. Kiam Kartaro de Zener estis kreita je 1920, ĝi miksitas mane, sed Rhine poste ŝanĝigis al maŝina miksado.

La kartaro konsistas el pako de 25 Zener-kartoj kun 5 kartoj de ĉiu bildo. La 5 bildoj fronte de la kartoj estas cirklo, kruco de samgrandaj linioj, 5-pinta stelo, kvadrato kaj trio de vertikalaj ondaj linioj. Orde, la kartoj estas cirklo, kruco, ondaj linioj, kvadrato kaj stelo (lau nombro de linioj uzataj).

En la baza ESP-eksperimento Zener-karta unu eksperimentulo, la "sendanto", prenas miksitan stakon da kartoj, rigardas la kartojn unu post la alia kaj koncentriĝas je ĉiu. En alia ĉambro dua eksperimentulo, la "ricevanto", provas diveni la kartojn. Ambaŭ notas la sinsekvon de la 25 simboloj. Poste oni komparas la listojn.