Kartelo de Beltrán-Leyva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kartelo de Beltrán-Leyva (hispane Cártel de los Beltrán Leyva) estas meksika drogokartelo kaj mafia organizaĵo fondita de kvin fratoj el la familio Beltrán Leyva: Marcos Arturo, Mario Alberto, Carlos, Alfredo kaj Héctor.[1]

La kartelo respondecas pri neleĝa transporto kaj pluvendo de kokaino, produktado kaj pluvendo de mariĥuano kaj de heroino, mafia kontrolado de diversaj "koridoroj de drogotransporto". Krome ĝi engaĝiĝas pri kontrabandado de homoj, monlavado, ĉantaĝo, homforkapto, murdo kaj kontrabandado de armiloj.[2]. La fratoj Beltrán Leyva, antaŭe alianciĝintaj kun la kartelo Sinaloa, laŭ stato de 2010 estas aliancanoj de la krima organizaĵo Los Zetas.

La 30-an de aŭgusto 2010, meksikaj potenculoj sciigis pri la aresto[3] de la fifama "drogista barono" Edgar Valdez Villarreal laŭ kromnomo La Barbie, kiu ĝis komenco de la jaro 2010 estris la "taĉmenton de murdistoj Los Negros" en la drogista kartelo kaj tiam sendependiĝis por fondi sian propran kriman kartelon.

Notoj

  1. informo pri la kartelo de la 30-a de majo 2008 en la retejo de la usona ambasadejo en Meksiko (angle)
  2. informo de la 17-a de decembro 2009 el la retejo BBC News (same angle)
  3. noto pri la aresto de la "drogobarono" Edgar Valdez, 31-a de aŭgusto 2010 same el la retejo BBC News (ankaŭ angle)