Kartli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Geografio > Azio > Kartvelio > Kartli


Historio-geografia provinco en centra Kartvelio. Ĉefe en la teritorio de Kartli okazis formiĝo de Kartvela ŝtato kaj popolo. Nomoj: kartvele - Kartli, en antikva epoko - Iberia; ruse - Kartalinia, Iveria. Laŭ fluo de la rivero Mtkvari, ĝi dividiĝis je 3 partoj:

  • Supra Kartli - estis vasta regiono en sud-okcidenta Kaŭkazio. Etnografiaj provincoj Tao, Klarĝeti, Ŝavŝeti nun troviĝas en konsisto de moderna Turkio;, Mesĥeti kaj Ĝavaĥeti estas en konsisto de Kartvelio.
  • Interna Kartli - kun centro en Gori (patrujo de J. Stalin). En norda parto de la regiono Soveta reĝimo kreis t.n. Sud-Osetian Aŭtonomian Oblaston.
  • Malsupra Kartli - kun centro en Rustavi. Estas ĉefa liveranto de agrikultura produktaĵo por la tuta lando.

De IV jc. a.K. - Kartlia reĝlando (Iberio) kun centro en Mcĥeta, pli poste en Tbilisi. De X jc. - kerno de unuiĝinta Kartvelia Ŝtato, dum XV-XVIII jc. - Kartlia reĝlando. Dum 16-18 jc batalis kontraŭ iranaj kaj turkaj invadantoj. De 1801 jaro aliĝis al Rusia Imperia.

Georgia Kvemo Kartli map.png