Kartvela kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aĝara ĥaĉapuri, farĉita de fromaĝo kaj kovrita per kruda ovo.

La kartvela kuirarto estas kombinaĵo de tradiciaj kartvelaj pladoj kaj trinkaĵoj, formita tra la jarcentoj. Estas signifaj diferencoj inter regionaj kuirartoj. Estas multe da viando, vino, vegetaĵoj, grajnoj kaj bestaj grasoj en orienta Kartvelio. La kuirarton de okcidenta Kartvelio karakterizas saŭcoj miksitaj kun juglandoj kaj papriko, pladoj kun vegetaĵoj kaj laktaĵoj. Kartvelio estas la hejmlando de vino, vitoj kreskas preskaŭ ĉie ĉi tie, kartvela vino estas metita en kavkruĉojn. La kuirarto estas la kombino de pladoj kaj trinkaĵoj origine (aŭ kun aparta stilo) de la kartveloj loĝintaj en Kartvelio aŭ preparita de la kartvela diasporo tra la mondo. La kartvela kuirarto estas unika en la lando, sed ĝi ricevis multajn influojn el la kuirartaj tradicioj de landoj de Mezoriento kaj Eŭropo. La kuirarto ofertas variecon da pladoj, kun multaj herboj kaj spicoj. Ĉiu historia provinco en Kartvelio havas sian distingigan kuirartan tradicion, kiel la megrela, kaĥeta, imereta, tbilisa, ktp.

Ĉefaj pladoj[redakti | redakti fonton]

Supoj[redakti | redakti fonton]

Desertoj[redakti | redakti fonton]

Trinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Regionaj specialaĵoj de Kartvelio[redakti | redakti fonton]

Abĥazio[redakti | redakti fonton]

Kiel Megrela, abĥaza kuirarto estas riĉa je diversaj saŭcoj, miksitaj kun nuksoj kaj kapsikoj. Ĉiutaga manĝaĵo en Abĥazio estas Abista - kaĉo de maiza faruno, kiun oni manĝas kun lobio, fromaĝo kaj viando. Abĥaziaj tradiciaj pladoj estas: Aŝvĉapani (relaborigita fromaĝo), Aritsmgeli (juglanda maizpano ), Akrdtsa (supo de fazeoloj) kaj aliaj.

Aĝario[redakti | redakti fonton]

Aĝara ĥaĉapuri, farĉita de fromaĝo kaj kovrita per kruda ovo.

Aĝaria kuirarto estas la plej diversa, ĝi estas tuta paletro de koloroj. Ĉi tie kombiniĝas la malmolaj aromoj de la monto kaj la mildaj aromoj de la marbordo. Oni trovas ĉi tie la kulturan influon de turka kuirarto. Aĝaria dolĉaĵoj estas: baklavo kaj sukerkuko .

Laktaĵoj superregas en la kuirarto de monta Aĝario, ĝi estas pli grasa kaj peza. ĉar la ĉefa agado de la loĝantaro de Aĝario estis brutaro.La plej popularaj Aĝaraj pladoj estas: Borano (fritita fromaĝo en freŝa butero), Chirbuli (matenmanĝo preparita kun ovoj kaj nuksoj), Khavitsi (boligita maiza kaĉo en erbo), Kaimagi kaj Sinori (sur la bazo de parfumita freŝa fromaĝo nadugi kai sekigita pastaĵo).Aĝara ĥaĉapuri, formo de la ŝipeto.

Kaĥeti[redakti | redakti fonton]

Kaĥeti estas fama pro siaj vinberejoj kaj bonega vino.La tradiciaj pladoj de la kaĥeta kuirarto estas:ŝaŝliko, , ĥaŝlama, ĉakafulo, ĉiĥirtma kaj aliaj. Ŝaŝliko estas bakita sur vinbastono, kio donas al ĝi unikan guston. Tradiciaj dolĉaĵoj estas faritaj el vinbersuko - pureo Churchkhela kaj Tatara ( Felamuŝi). Alongforma pano estas bakita en tone(argila bakejo).

Samcĥe-javaĥeti[redakti | redakti fonton]