Lario
| Kartvela lario | |
|---|---|
| Ŝtato: | Kartvelio |
| Subdivido: | 100 tetrioj |
| Kodo laŭ ISO 4217: | GEL |
| Mallongigo: | |
| Ŝanĝokurzo: (la 22-an de oktobro 2010) |
1 usona dolaro = 1,77340 GEL 1 eŭro = 2,47451 GEL |
Lario (kartvele Lari, ლარი) estas la leĝa valuto de la Respubliko Kartvelio. Ĝi dividiĝas en 100 tetrioj (kartvele tetri, თეთრი). Ĝia kodo laŭ la normo ISO 4217 estas GEL. La nomo venas de la antikva kartvela vorto "lari" kiu temis pri posedaĵo, propraĵo, trezoro ... kaj la vorto "tetri" deriviĝas de antikva kartvela monero el la 13-a jarcento.
Post la sendependeco de Kartvelio disde Sovetio en 1991, la nova respubliko eldonis novan provizoran valuton por anstataŭi la sovetiajn rublojn. Pro la altega inflacio kiun suferis la lando, oni eldonis biletojn de 1 ĝis 1.000.000 larioj.
La 2-an de oktobro 1995, la registaro de Eduard Ŝevardnadze decidis krei novan valuton por anstataŭi la biletojn. Ekde tiam la larioj restis relative stabilaj.