Kartvela reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartvela reĝlando
1008 – 1466

historia lando • reĝlando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
860 000
Ŝtat-strukturo
feŭda monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Kartvela reĝlando estis mezepoka monarkio establita en 978 fare de Bagrato la 3-a. Ĝi prosperis dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, la tielnomita "ora epoko" de la historio de Kartvelio. Ĝi falis sub la mongolaj invadoj de la 13-a jarcento, sed administris suverenecon ekde 1327. Sed renoviĝintaj turk-mongolaj trudeniroj de 1386 kondukis al la fina kolapso de la regno en anarkio antaŭ 1453.

Mapo de la Kartvela reĝlando en ĝia pinto sub Tamara de Kartvelio kaj Georgo la 4-a (1184-1223)

Originoj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Kingdom of the Kartvels (Tao-Klarjeti).svg
La princlando Tao komence de la 10-a jarcento

La Bagratida dinastio povas esti spurata al la 6-a jarcento. Ili regis Tao-Klarjeti en la 9-a jarcento. La unuiĝo de Kartvelio komenciĝas en 888, kiam Adarnase la 2-a prenis la titolon "Reĝo de ĉiuj kartveloj". La Unuiĝinta Reĝlando de Kartvelio estis establita en 978. En tiu jaro Bagrato la 3-a, filo de Gurgeno la 2-a, iĝis la reganto de la Reĝlando de Okcidenta Kartvelio (Reĝlando de Abĥazeti)), inkluzive de la Princlandoj Imeretio, Samegrelo, Abĥazeti (Abĥazio), Gurio kaj Svanetio. La patrino de Bagrato estis la reĝino Guranduĥt, filino de Georgo la 2-a de Abĥazeti.

Orepoko[redakti | redakti fonton]

Reĝino Tamara kaj ŝia patro reĝo Georgo la 3-a, fresko de la monaĥejo Betanio)

La unuigita monarkio konservis ĝian malfirman sendependecon de Bizancio kaj de la selĝukaj imperioj ĝenerale en la 11-a jarcento, kaj prosperis sub Davido la 4-a la Konstruanto (1089-1125), kiu forpuŝis la selĝukajn atakojn kaj esence kompletigis la unuigon de Kartvelio kun la rekonkero de Tbiliso en 1122.

Kun la malkresko de bizanca potenco kaj la disiĝo de la Granda Selĝuka Imperio, Kartvelio iĝis unu el la elstaraj nacioj de la Kristana Oriento, ĝia tut-kaŭkaza imperio etendiĝanta, ĉe la plej granda amplekso, de Norda Kaŭkazio al pli norda Irano, kaj orienten en Malgranda Azio. Malgraŭ ripetaj okazaĵoj de dinastia tumulto, la regno daŭre prosperis dum la regadoj de Demetrio la 1-a (1125-1156), Georgo la 3-a (1156-1184), kaj aparte, lia filino, Tamara de Kartvelio (1184-1213). Kun la morto de Georgo la 3-a, ĉefa virlinio malaperis kaj la dinastio estis daŭrigita per la geedziĝo de Tamara kun la alana princo David Soslan de laŭdire bagratida deveno.

Mongola invado[redakti | redakti fonton]

La invadoj de la ĥorezmoj en 1225 kaj la mongoloj en 1236 metis finon al la "ora epoko" de Kartvelio. La lukto kontraŭ la mongola regado kreis diarkion, kun ambicia flankbranĉo de la Bagratida dinastio aranĝanta balanciĝadon sur Imeretio, okcidenta Kartvelio.

Fino[redakti | redakti fonton]

Ekzistis mallonga periodo de reunuiĝo kaj reviviĝo sub Georgo la 5-a la Brila (1299-1302, 1314-1346), sed la ok alsturmoj de la turk-mongola konkerinto Timuro inter 1386 kaj 1403 entreprenis grandan baton al la kartvela reĝlando. Ĝia unuiĝo estis finfine frakasita kaj, en 1490/91, la iama potenca monarkio disiĝis en tri memstaraj regnoj - Kartli (centra al orienta Kartvelio), Kaĥeti (orienta Kartvelio), kaj Imeretio (okcidenta Kartvelio), ĉiu gvidita de la rivalofilioj de la Bagratida dinastio, kaj en kvin duon-sendependaj princlandoj, Odishi, (Mingrelio), Gurio, Abĥazio, Svanetio, kaj Samcĥe.