Karua cerkomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Karua cerkomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercomela
Specio: C. schlegelii'
Cercomela schlegelii
(Wahlberg, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Karua cerkomelo, Cercomela schlegelii, estas specio de la tre similaj birdoj de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de suda Afriko. Ĝi estas komuna loĝanta reproduktulo ĉefe en plej sudokcidenta Angolo, okcidenta Namibio kaj centra kaj okcidenta Sudafriko. Ties habitato estas dezerteca makiso de Karuo en la sudo, etende al pli kruta zono en la nordo.

La scienca nomo rememoras la germanan ornitologon, Hermann Schlegel

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Karua cerkomelo estas 16-18 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 32 gm. Ties supraj partoj estas grizbrunaj, sed ĝi havas ruĝecan makulon malantaxu la okulo kaj la vosto estas nigra kun blankaj eksteraj plumoj. Ties subaj partoj estas blankecaj, la mallonga rekta beko, kruroj kaj piedoj estas nigraj kaj la okulo estas malhela. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas punktitaj je sablokoloro kaj havas skvamecajn subajn partojn.

Tiu specio estas pli pala ol la simila griza formo de la ino de la Montenanto, el kiu ĝi diferenciĝas ankaŭ pro griza (ne blanka) pugo kaj komplete blankaj eksteraj vostoplumoj. Ties pli granda grando kaj la blankaj vostoplumoj evitas konfuzon kun la Traktrakulo aŭ kun la Kurbaflugila cerkomelo.

La Karua cerkomelo havas alvokon "ĉak-ĉak" kaj trrat-trrat.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Karua cerkomelo konstruas tasforman neston el pajlo kaj folioj surgrunde, kutime sub protektonta arbusto. La ino demetas 2 al 4 verdecajn ovojn. Tiu specio estas monogama kaj pariĝas dumvive.

La Karua cerkomelo videblas kutime sola aŭ en paroj. Ili manĝas el surgrunde insektojn inklude papiliojn, abelojn, vespojn, lokustojn kaj formikojn. Predon oni prenas kutile per mallonga flugeto.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu komuna specio havas grandan teritorion ĉirkaŭkalkulita je etendo de 1,100,000 km². Oni supozas, ke ankaŭ la populacio estas granda kaj la specio ne alproksimiĝas al la malpliiĝaj kriterioj de la Ruĝa Listo de IUCN kaj pro tio oni taksas la specion kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]