Karunklibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karunklibiso
Karunklibiso
Karunklibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Bostrychia
Specio: B. carunculata
Bostrychia carunculata
(Rüppell, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Karunklibiso (Bostrychia carunculata) estas specio de birdoj de la familio Treskiornitedoj. Ĝi estas endemia de Etiopaj Altaĵoj kaj troviĝas nur en Etiopio kaj Eritreo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri granda, malhela ibiso kun blankaj ŝultromakuloj. Ankaŭ la irisoj estas blankaj. Fajna pendokarunklo pendas el la larĝa bekobazo kaj nomigas la specion kaj en komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. Tiuj du karakteroj, kaj manko de blanka mustaĉa linio en vango, distingas tiun ibison el plej proksima parenca Mustaĉibiso (Bostrychia hagedash). La averaĝa longo estas 60 cm.

Teritorio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiuj afrotropisaj birdoj povas loĝi ĉe ĉiu etiopiaj altaj teroj je altitudoj de 1500 m al plej altaj marĉoj de 4100 m. Ili estis registritaj ankaŭ el la marbordo de Eritreo. Ili preferas herbejojn kaj altaterajn riverfluojn. Ĝi troviĝas ofte en rokaj lokoj kaj klifoj (kie ĝi ripozas kaj reproduktiĝas), sed ankaŭ en malferma kamparo, terkultivejoj, urbaj parkoj kaj miksarbaroj de olivarboj (Olea africana) kaj juniperoj (Juniperus procera). Ĝi bone adaptiĝis al homaj pejzaĝoj kaj kondiĉoj; dum la pluvsezono ĝi povas esti vidata en hotelaj gazonejoj de urbo Adis-Abebo. La Karunklibiso estas komuna al abunda.

Ĝenerala kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Karunklibiso estas gregema specio, ofte ariĝinta en grupoj de 30 al 100, sed ĝi povas esti vidata manĝe sola aŭ en paroj. Ĝi manĝas en malfermaj herbejoj, marĉoj, malfermaj alpaj marĉoj, terkultivejoj kaj arbarklarejoj. Dum manĝado ili vagadas laŭmetode, serĉotuŝante la grundon regule. Ili manĝas vermojn, insektolarvojn kaj malgrandajn senvertebrulojn; eventuale ranojn, serpentojn kaj musojn. Foje ĝi estas vidata ĉe gregaroj de hejmaj animaloj, serĉe de fekaĵoj kaj ties skaraboj. Ĝi ripozas sole aŭ en paroj en arboj, en grupoj en rokoklifoj, ofte ĉe lokoj de reproduktaj kolonioj. La Karunklibiso estas ĉefe malnomada, kaj entreprenas nur lokajn, altitudinajn movojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Karunklibiso kutime nestumas en malgrandaj al grandaj kolonioj en rokoklifoj, super arbustoj pendantaj el rokomuroj, sed ĝi estis registrita nestumanta ankaŭ sole sur arbopintoj aŭ sur kornicoj de konstruaĵoj. Oni konas malmultajn koloniojn super 3000 metroj, kaj tiuj de arboj nur je pli malaltaj lokoj (1800 – 2000 m) en la Lago Avasa. Ĉe la Bale Montaro estas nestokolonioj de 500 birdoj, aŭ plie. Nesto estas platformo de branĉoj kaj bastonetoj, kovritaj per herbo kaj arboŝeleroj; foje je altaj kaj malvarmaj altitudoj situantaj oriente por atingi maksimuman eksponon al la matena suno. La Karunklibiso reproduktiĝas dum larĝa periodo: el marto al julio; foje en decembro, dum la seka sezono. La ino demetas 2-3 asprakonkajn ovojn kiuj estas blankecaj.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Oni registris nek malpliiĝon de nombroj nek evidentajn minacojn. Tiele ĝi ne estas konsiderata konservozorga, ĉar la populacio estas sufiĉe granda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]