Kasbaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kasbah)
Kasbah Aït Benhaddou, Maroko, Atlaso
La Kasbah de Sousse

Kasbah (arabe: قصبة) estas la araba vorto por citadelo.

La nomo utilas ĉefe en la magrebaj ŝtatoj. Oni tiel nomas la fortikaĵojn aŭ historiajn urbocentrojn. Ĉefe en Alĝero la nomo transiris al la tuta malnova urbocentro, kiu iĝis parto de la Monda heredaĵo de Unesko en 1992.

En Maroko, kontraŭe, Kasbah estas fortikaĵo ene de la Medina, de la historia centro, kiu estis sidejo de la urbestro aŭ reĝo, kiel ekzemple en Fes. Sub la Kasbah situas kutime la juda kvartalo, la Mellah.

Aldone en Maroko ankaŭ fortikaĵoj eksterurbaj, ĉefe en la Atlaso, nomiĝas Kasbah. Ili estas loĝejoj de la lokaj berberoj. Plej ofte ili utilis ankaŭ kiel protektitaj grenejoj, nomitaj en la berbera lingvo agadir, de kio devenas la nomo de la maroka urbo Agadiro. Tiaj konstruaĵoj estas faritaj el argilo kaj enhavas centran pluretaĝan konstruaĵon ĉirkaŭatan de muro protektita de angulturoj.

En multaj urboj de Andaluzio, ekzemple Malaga kaj Almeria, ekzistas maŭraj fortikaĵoj nomitaj Alcazaba, kio devenas de la araba al kasbah.