Kaselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaselo
Blazono
Kaselo (Germanio)
Kaselo (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • rezidejo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district of Hesse • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0561
Poŝtkodo 34001–34134
Aŭtomobila kodo KS
Oficiala Municipokodo 06611000
NUTS DE731
Subdivido 23 distriktoj (Ortsbezirke)
Politiko
Komunumestro Bertram Hilgen
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Obere Königsstraße 8
34117 Kassel
Demografio
Loĝantaro 204202 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 19′ N, 9° 30′ O (mapo)51.3157777777789.4979166666667Koordinatoj: 51° 19′ N, 9° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 166 m
Areo 106 km²
Oficiala retejo https://www.kassel.de/index.php
vdr
Panoramo

Kaselo (germane Kassel, Cassel ĝis 1926) estas urbo en la nordo de la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi havas areon de 107 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis loĝantojn. La urbo estas administra sidejo de samnoma distrikto kaj distriktaro. Oficiale tamen ĝi mem ne apartenas al la distrikto, kiu preskaŭ komplete ĉirkaŭas ĝin, sed estas eksterdistrikta urbo (al la distriktaro ĝi jes ja apartenas).

Faktoj

  • Situo: 51° 19' NO, 09°30' OR
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Ĝemelurboj

Esperanto en Kaselo

De multaj jardekoj en Kaselo ekzistas Esperanto-grupo. Inter pluraj eventoj, dum la 11-a ĝis 15-a de aŭgusto de 1923 en Kaselo okazis la tria kongreso de SAT, kun 2250 partoprenantoj el 18 landoj. Honora prezidanto estis prof. Einstein. Propono pri komunistigo de SAT farita de SEU-anoj estas reprenata. Tiam la urbo havis 171000 loĝantojn. (EdE-C)

Ekde la 27-a de decembro 1998 ĝis la 3-a de januaro 1999 la 42-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la urbo kaj pritraktis la temon "Dependeco - faktoj, sekvoj, solvoj". Jam antaŭe tiu aranĝo plurajn fojojn situis nur malmultajn kilometrojn for de la urbo, en edukejo nomata Sensenstein.

Eksteraj ligiloj

greke la retejo de Kassel germane+angle greke Esperanto en Heslando


blazono de Hesio Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden