Kasitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kasito)
Kasitoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Okcidenta Azio 1500 antaŭ nia erao

La kasitoj estis antikva popolo en sud-okcidenta Azio, kiu estas konata pro la establo de dinastio, reganta Babilonion dum 450 jaroj, komencante de 1600 a.K. Multo estas nekonata pri la kasitoj, pri ilia kulturo kaj origino. Tamen, oni konsideras, ke ili venis en Mezopotamio de Zagros-montaro (moderna Irano). En la komenco de sia apero en Mezopotamio, la kasitoj fondis Dar Kurizgalu kiel sia ĉefurbo, je 150 km norde de Babilono. Oni pensas, ke ilia socio estis feŭda.

La ĉevalo estis sankta animalo de la kasitoj kaj probable ili enkondukis ĝin en Mezopotamio. Ekzistas malmulte da informoj pri ilia arto kaj arkitekturo, kiu estis specife kasita. Plimulto, kion ili konstruadis, estis babilonstila.

Historio

  • 18-a jarcento - La kasitoj provis penetri Babilonion, sed estis forpelitaj. Ili direktas sin instaliĝi en Mezopotamio, norde de la Babiloniaj bordoj.
  • Mezo de 18-a jarcento - Gandaŝ fariĝis la unua reĝo de la kasitoj.
  • -1600 - La kasitoj konkeras Babilonion kaj ilia reĝo fariĝas reganto de Babilonio. De tiu tempo, dum 400 jaroj la kasitoj dominas ĉi tie.
  • -1160 - Elamanoj konkeras Babilonion, kio signifas finon de la kasita dinastio.