Kaskedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaskedo estas ĉapo kun viziero el (artefarita) ŝtofo, ledo aŭ alia materialo. Ekde la komenco de la 19-a jarcento ĝi estis populara precipe inter junuloj kaj sportuloj pro ĝia praktika uzvaloro. La viziero povas ŝirmi la okulojn kontraŭ la sunlumo. Ĝi estas ofte uzata kapvesto en armeo, polico, fajrobrigado k.t.p., kutime kiel parto de ilia uniformo.

Viro kiu portas kaskedon