Kaskinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaskinen
urbetokomunumourbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Finnlando
Provinco Ostrobotnio
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 256  (2022) [+]
Loĝdenso 118 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 23′ N, 21° 13′ O (mapo)62.38472222222221.222222222222Koordinatoj: 62° 23′ N, 21° 13′ O (mapo) [+]
Areo 10,64 km² (1 064 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kaskinen (Finnlando)
Kaskinen (Finnlando)
DEC
Kaskinen
Kaskinen
Situo de Kaskinen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kaskinen [+]
vdr

Kaskinen, en la sveda Kaskö, estas urbo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Kun nur 1500 loĝantoj Kaskinen estas la plej malgranda urbo en Finnlando. Kaskinen estas dulingva urbo, el la loĝantoj 67% parolas la finnan kaj 30% la svedan.

Geografio[redakti | redakti fonton]

paroĥa centro de Kaskisten en septembro 2023
situo de Kaskinen en Finnlando

Kaskinen situas ĉe Botnia golfo sur insulo, kiu havas du pontojn al la kontinento. Laŭ la stato de 2022 en la insulo vivis 1 256 loĝantoj sur areo de 11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 118 loĝantoj/km². La urbo estas natura haveno kaj ĝi estas ligita per fervojo al Seinäjoki. En la 1980-aj jaroj la urbo havis konekton per ŝipo al Svedio al urbo Gävle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sveda reĝo Gustavo la 3-a fondis la urbon en jaro 1785, sed ĝi estis loke grava haveno jam antaŭ tio. Ĝis la 19-a jarcento fiŝkaptado kaj komerco estis la plej gravaj okupoj de la urbanoj, sed dum la 20-a jarcento al la urbo estis konstruita fervojo kaj pli granda porto, segejoj, alia industrio kaj fiŝfabriko.

En la 1970-aj jaroj kompanio Metsä-Botnia fondis celulozan fabrikon en la urbo kaj la urbo kreskis per novaj finnlingvaj loĝantoj kaj la iam plene svedlingva urbo ekhavis finnlingvan plimulton.

Evoluo de la loĝantaro

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 778 0 % 100,0 % 0 %
1900 916 3,5 % 96,5 % 0 %
1920 1.383 33,6 % 66,4 % 0 %
1930 1.421 25,1 % 74,7 % 0,2 %
1950 1.663 40,5 % 59,5 % 0 %
1960 1.484 48,5 % 51,5 % 0 %
1970 1.302 55,8 % 44,2 % 0 %
1980 1.914 72,0 % 27,7 % 0,3 %
1990 1.780 71,8 % 27,7 % 0,5 %
2000 1.564 68,1 % 30,3 % 1,6 %
2005 1.482 67,4 % 30,4 % 2,2 %

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]