Kaskomutuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaskomutuo
Norda kaskomutuo, Pauxi pauxi
Norda kaskomutuo,
Pauxi pauxi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Pauxi
Specio: P. pauxi
Pauxi pauxi
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rufamorfa ino
Ĉe la Denvera Bestoĝardeno, Usono
Kaskomutuo ĉe la Nacia Parko Henri Pittier, Venezuelo

La KaskomutuoNorda kaskomutuo, (Pauxi pauxi) estas birdospecio de la familio Kracedoj kiu loĝas en Sudameriko.

Aspekto

Tems pri granda surterema nigra mutuo kun malgranda kapo, granda bluecgriza aŭ blankeca kasko sur la frunto, ruĝa beko, blankapintaj vostoplumoj, verdecbrilaj dorso kaj brusto, kaj blanka sube. La kruroj estas rozkoloraj aŭ ruĝecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Longo ĉe plenkreskuloj povas varii el 80 al 100 cm. La masklo, nome 3.6 kg, estas pli granda ol la ino, 2.6 kg. Inter standardaj mezuroj, la flugillongo estas 36.3 al 42.7 cm, la vosto estas 30.4 al 36.2 cm kaj la tarso estas 8.9 al 11.2 cm.[1] Iome rara rufamorfa ino havas nigran striecon kaj rŭgecbrunan plumaron. Dum iome da tempo, ĝi enhavis ankaŭ la taksono de la Unukorna mutuo kiel subspecio. Nune ties suda samgenra estas konsiderata distinga specio P. unicornis.

Ekologio

Unu el plej grandaj birdoj en sia habitato, la Kaskomutuo distribuiĝas en orientaj Andoj de nordokcidenta Venezuelo kaj nordorienta Kolombio. Ili loĝas en nubarbaroj de montoj inter 500 kaj 2.200 m.s.m. en malgrandaj grupoj aŭ solecaj. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj, falintaj fruktoj, insektoj kaj malgrandaj animaloj. La ino demetas du kremokolorajn ovojn, en nesto surarbe je 4 al 6 m supergrunde, kiuj estos kovataj dum ĉirkaŭ 30 al 34 tagoj.

La Kaskomutuo estis listita en la Apendico II de CITES. Iam klasita kiel Vundebla specio fare de la IUCN,[2] ĵusa studaro montris, ke ties nombroj malpliiĝas pli kaj pli rapide. Ĝi estis sekve suprenlistita al statuso de Endanĝerita en 2008.[3]

Taksonomio

Estas du subspecioj:

  • Merida kaskomutuo, Pauxi pauxi pauxi
Cordillera de Mérida en Cordillera Oriental (Kolombio)
Pli granda kasko, ovoforma
  • Periĥaa kaskomutuo, Pauxi pauxi gilliardi
Serranía del Perijá
Pli malgranda kasko, malpli bulbeca, pli cilindra laxu formo.

Ties historio laŭ evoluo ne estis bone studata kompare kun aliaj mutuoj. La kaskomutuoj probable estas stirpo de fina Mioceno (TortonianoMesiniano, antaŭ ĉirkaŭ 8-7 milionoj da jaroj). La nuntempa distribuado de tiu specio sugestas, ke ĝi iĝis izolata antaŭ ĉirkaŭ 6 milionoj da jaroj kiel la Andoj stariĝis.[4] Oni me konas kiel haltis la genfluo inter la subspecioj.

Sistematiko

En 1937 en Bolivio Sro. M. A. Carriker trovis du birdojn, masklo kaj ino, kiuj estis en la familio de Kracedoj. La specimenoj estis sekve priskribitaj kiel novaj specioj de James Bond kaj Rodolphe Meyer de Schauensee en 1939 kaj ricevis la sciencan nomon Pauxi unicornis lokigante ĝin en genro Pauxi kun la specio P. pauxi. En 1969 oni trovis aliajn du birdojn, denove masklo kaj ino, kiuj similis al tiuj troviĝintaj de Sro. Carriker en 1937. Tamen tiun fojon ili estis trovitaj en Peruo ege for de la antaŭaj malkovroj de P. unicornis en Bolivio. Tiuj peruaj specimenoj estis priskribitaj de John Weske kaj John Terborgh en 1971 kiel nova subspecio de P. unicornis kiun ili nomis honore de Maria Koepcke.[5]

Kvankam estis interkonsento je la tempo de la malkovro por ke P. unicornis estas specio kun du subspecioj en la genro Pauxi, ekde tiam oni faris multajn diferencajn sugestojn. Kelkaj sugestoj rilatas la grupigon de specioj kaj subspecioj ene de la genro Pauxi. En 1943 Wetmore kaj Phelps priskribis novan subspecion de la tre proksime rilata P. pauxi nome P. p. gilliardi. Kiam Wetmore kaj Phelps rigardis la tri formojn de Pauxi konatan tiam, ili konkludis, ke P. p. gilliardi estas intermeza formo inter P. pauxi kaj P. unicornis. Kiel rezulto de tio ili grupigis ĉiujn tri formojn en ununura specio kun unicornis kiel subspecio de pauxi.[6][7] Tiu konsidero estis poste malakceptita de Charles Vaurie kiu asertis, ke P. pauxi kaj P. unicornis ne estas samspecifa. Kiam Weske kaj Terborgh malkovris la subspecion koepckeae ili konkludis, ke pauxi kaj unicornis estu konsiderataj separataj specioj. Aldona studaro konfirmis, ke koepckeae estas distinga.[8] Estis interkonsento por komuna nomo kiel Sira mutuo.

Aliaj taksonomiaj sugestoj studis ĉu la genro Pauxi restu sola aŭ estu grupigita kun aliaj genroj. En 1965 François Vuilleumier sugestis, ke la specioj de Pauxi estu movitaj al sola genro kun ĉiuj la aliaj specioj en la tre proksime rilataj genroj Mitu, Crax kaj Nothocrax. Ĝuste su jarojn poste Charles Vaurie kontraŭis tiun 'grupigon' de specioj kaj asertis, ke Pauxi, Mitu, Crax kaj Nothocrax ĉiu havu siajn proprajn genrojn. Ne kontenta kun iu ajn el tiuj du ebloj Delacour kaj Amadon sugestis, ke Pauxi kaj Mitu estu grupigitaj kun Crax, sed ke Nothocrax estas sufiĉe distinga por havi sian propran genron. Multaj postaj fakuloj sekvis al Vaurie, Delacour kaj Amadon je konsidero de Nothocrax kiel frata klado de Pauxi, Mitu kaj Crax, dum plej sekvis al Vaurie je havo de la tri aliaj kladoj kiel tri distingaj genroj.[9]

Ĵusa mitokondria analizo sugestas, ke P. unicornis estas frata specio de Mitu tuberosum, dum la alia specio de Pauxi, P. paŭi, estas frata de la kombina klado de Mitu kun P. unicornis. Tio signifas, ke la genro Pauxi ne estas monofiletika sed parafiletika. La parafilio de Pauxi povus ŝuldiĝi al nekompleta stirpa klasigo, kie genarbo estas nekongrua kun sia speciarbo, tamen tio estas malpli grava por profundaj filogenetikaj disigoj. Pro tio, Pereira et al konkludas ke nekompleta stirpa klasigo estas malverŝajna por la parafiliaj genroj Pauxi ĉar, laŭ sia propra analizo, Mitu kaj Pauxi diverĝis antaŭ proksimume 6.5 mj.[10]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. Curassows, Guans and Chachalacas de Nigel Hughes. Wildside Books (UK). 2006, ISBN 0905062264
  2. BLI (2004)
  3. BLI (2008)
  4. Pereira & Baker (2004)
  5. Weske, J.S. & Terborgh, J.W. (1971). "A New Subspecies of Curassow of the Genus Paŭi from Peru", gazeto : The Auk, volumo : 88, numero : 2, paĝoj : 233–238. COI:10.2307/4083876
  6. Vaurie, C. (1967). "Systematic notes on the bird family Cracidae, 10. The genera Mitu and Paŭi and the generic relationships of the Cracini", gazeto : American Museum novitates, volumo : 2307, paĝoj : 1–20 . hdl 2246/3507
  7. Cox, G., Read, J.M., Clarke, R.O.S. & Easty, V.S. (1997). "Studies of Horned Curassow Paŭi unicornis in Bolivia", gazeto : Bird Conservation International, volumo : 7, paĝoj : 199–211. COI:10.1017/S0959270900001532
  8. Gastañaga-C., M., MacLeod, R.; Brooks, D.M. kaj Hennessey, B. (2011). "Distinctive morphology, ecology, and first vocal descriptions of Sira Curassow (Paŭi [unicornis] koepckeae): evidence for species rank", gazeto : Ornitol. Neotrop., volumo : 22, paĝoj : 267–279
  9. Pereira, S.L. & Baker, A.J. (2004). "Vicariant speciation of curassows (Aves, Cracidae): a hypothesis based on mitochondrial DNA phylogeny", gazeto : Auk, volumo : 121, numero : 3, paĝoj : 682–694. COI:[0682:VSOCAC2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2004)121[0682:VSOCAC]2.0.CO;2]
  10. Pereira, S.L. & Baker, A.J. (2004). "Vicariant speciation of curassows (Aves, Cracidae): a hypothesis based on mitochondrial DNA phylogeny", gazeto : Auk, volumo : 121, numero : 3, paĝoj : 682–694. COI:[0682:VSOCAC2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2004)121[0682:VSOCAC]2.0.CO;2]