Kaspar Capparoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaspar Capparoni
Kaspar Capparoni kun la hundo Rex en Romo
Kaspar Capparoni kun la hundo Rex en Romo
Persona informo
Naskonomo Gaspare Capparoni
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1964
en Italio Romo, Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Deutsche Schule Rom vd
Familio
Edz(in)o Veronica Maccarone (fianĉino)
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1985 - nuntempo
En TTT www.kasparcapparoni.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kaspar Capparoni (maldekstre) kun Denise Zich kaj Martin Weinek

Gaspare "Kaspar" CAPPARONI (* 1-an de aŭgusto 1964 en Romo) estas itala aktoro.

Lia patro estis kirurgo, lia patrino instruistino por germana lingvo el Sexten en Pustertal.

Li debutis en la aĝo de 18 jaroj en teatro, kie li kunlaboris kun Giuseppe Patroni Griffi. Pli poste komenciĝis lia kinokariero kun filmoj kiel Phenomena (1984) sub la reĝisorado de Dario Argento.

Pliaj filmaj produktaĵoj estis:

  • Colpi di Luce (1985), de Enzo G. Castellari
  • Gialloparma (1999) sub la reĝio de Alberto Bevilacqua,
  • Encantado (2002) reĝio de Corrado Colombo
  • Il ritorno del Monnezza (2005) de Carlo Vanzina,
  • Two Families (2007)
  • Il Sole nero kun Valeria Golino (2007).

Li laboras samtempe ankaŭ por diversaj TV-produktaĵoj:

  • la sapopero Ricominciare (2000),
  • la miniserio Piccolo Mondo Antico,
  • la TV-produktaĵo Incantesimo 4 (2001)
  • Elisa di Rivombrosa (2003)
  • La Caccia (2005), miniserio de Massimo Spano
  • la iom drama kaj populara serio Capri (2006),
  • Donna Detective (2007), sub la gvidado de Cinzia TH Torrini
  • Kommissar Rex
  • Capri 2 (2007), Reĝio Andrea Barzini kaj Giorgio Molteni.

Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]