Kaspia ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaspia ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Hydroprogne Hydroprogne
Specio: Kaspia ŝterno 'Hydroprogne caspia'
Peter Simon Pallas 1770
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hydroprogne caspia - MHNT
Adult - juvenil. Ystad 2011.

La Kaspia ŝterno (Hydroprogne caspia, eksa Sterna caspia;[1]Hydroprogne tschegrava) estas specio de birdo de la ŝternoj de la familio de Ŝternedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio tutmonde distribuita sed tre disigita. Spite sian ampleksega teritorio, tiu birdo estas ununurtipa, tio estas ne havas akceptitajn subspeciojn.[2] En Novzelando ĝi estas konata ankaŭ per la vorto de Maori nome Taranui.

La reprodukta medio estas grandaj lagoj kaj oceanaj marbordoj de Norda Ameriko (inkludante la Grandaj Lagoj), kaj loke en Eŭropo (ĉefe ĉirkaŭ la Balta Maro kaj la Nigra Maro), Azio, Afriko kaj Aŭstralazio (Aŭstralio kaj Novzelando). Nordamerikaj birdoj migras al sudaj marbordoj, la Karibo kaj pli norda Suda Ameriko. Eŭropaj kaj aziaj birdoj vintras en la tropikoj de la Malnova Mondo, ekzemple el Balta Maro ĝis rivero Niger en okcidenta Afriko aŭ el la rusia rivero Volgo ĝis la Persa golfo. Afrikaj kaj Aŭstralaziaj birdoj estas loĝantaj aŭ disiĝas al mallongaj distancoj.[2]

La tutmonda loĝantaro estas ĉirkaŭ 50,000 paroj; nombrado en plej granda parto de regionoj estas stabilaj, sed la loĝantaro de la Balta Maro (1,400–1,475 paroj en la fruaj 1990aj jaroj) malpliiĝas kaj oni pristudas ties konservadon.[2][3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri la ŝterno plej granda en la mondo, 48–56 cm longa, kun enverguro de 127–140 cm kaj pezo de 574–782 g.[2] Plenkreskuloj havas nigrajn krurojn kaj longan fortikan ruĝoranĝan bekon kun eta nigra pinto. Ili havas blankan kapon kun nigra krono, blankajn kolon, ventron kaj mallongan voston. La supraflugiloj kaj dorsoj estas helgrizaj; la subflugiloj estas helaj kun malhelaj flugilpintoj kaj malantaŭaj partoj de flugiloj. Dumfluge la vosto estas malpli forkoforma ol tiu de aliaj ŝternoj.[2] Vintre restas la nigra kapo malkiel ĉe aliaj ŝternoj, sed kun kelkaj blankaj striaĵoj en la frunto. La voĉo estas laŭta krakado kiel de Griza ardeo.[4]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe fiŝojn per plonĝado post alta flugglitado. Ili manĝas eventuale ankaŭ grandajn insektojn kaj eĉ idojn kaj ovojn de aliaj birdoj. Ili povas flugi ĝis 60 km for de la reprodukta kolonio por fiŝkapti; tiu ĉi specio ofte fiŝkaptas ankaŭ en nesalaj lagoj kiom ĉemare.[2][4]

Reproduktado okazas en printempo kaj somero, ĉu en la nordhemisferaj ĉu en la sudhemisferaj. La ino demetas unu ĝis tri helbluajn aŭ helverdajn brunmakulitajn ovojn. Ili nestas ĉu kune en kolonioj, ĉu solece en miksitaj kolonioj de aliaj specioj de ŝternoj aŭ mevoj. La nesto estas surgrunde inter ŝtonetaro kaj sablo aŭ foje inter vegetaĵaro; kovado daŭras 26–28 tagojn. La idoj varias laŭ plumarbildo el flaveca ĝis malhela grizbruno; tiu variado helpas la gepatrojn rekoni sian idaron je la reveno al siaj kolonioj post manĝoflugo. Sendependiĝo okazas post 35–45 tagoj.[2]

La Kaspia ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

Migromodelo[redakti | redakti fonton]

Ĵusa studo pri tiu specio precize pri individuoj markitaj per GPS en kolonioj de Svedio kaj Finnlando montris, ke la specio migras solece aŭ laŭ malgrandaj familiaj grupoj, tiel ke junuloj ne povas lerni el birdaro, kiel ĉe cikonioj aŭ gruoj, sed devas lerni el preciza instruanto. La studo sekvis la itineron ĝis subsahara Afriko de 27 individuoj, kiuj forveturis inter mezo de julio kaj mezo de aŭgusto kaj faris ĉirkaŭ 5 000 km de flugado dum du monatoj. Kurioze, la masklo kaj la ino flugis ĉiam aparte, kaj pli rapide se solaj. De la junuloj kiuj survivis, naŭ migris kun sia patro, unu kun adopta patro kaj nur unu kun patrino. Kvar junuloj kiuj perdis la kontakton kun la plenkreskulo iĝis predataj; dum la aliaj restis kun la patro ĝis iom disiĝi en la vintrumado. La migrolernado evidentiĝis kiam sekva migrado jam soleca okazis laŭ la sama migrovojo lernita de la patro.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bridge, E. S., Jones, A. W., & Baker, A. J. (2005). A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF pdf file
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 del Hoyo J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. (1996). Handbook of the Birds of the World 3: 645. Lynx Edicions ISBN 84-87334-20-2.
  3. Snow, D. W., & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic Concise Edition OUP ISBN 0-19-854099-X.
  4. 4,0 4,1 Mullarney, K., Svensson, L., Zetterström, D., & Grant, P. J. (1999). Collins Bird Guide. Collins ISBN 0-00-219728-6.
  5. Byholm, P., Beal, M., Isaksson, N., Lötberg, U. kaj Åkesson, S. (2022). "Paternal transmission of migration knowledge in a long-distance bird migrant". Nature Communications, 13 (1). DOI: 10.1038/s41467-022-29300-w Citita en EDUARDO DE JUANA, "En las pagazas piquirrojas son los padres quienes enseñan a viajar", AVES Y NATURALEZA, Nº38, p. 14.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Sterna caspia. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Ne minacata
  • Burnie, David & Wilson, Don E. (editors) (2001): [Caspian Tern]. In: Smithsonian Institution Animal: The Definitive Visual Guide to the World's Wildlife: 307. Washington DC & New York, Smithsonian Institution & Dorling Kindersley Publishing. ISBN 0-7894-7764-5
  • Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists. British Birds 99(6): 306-323.
  • Falla RA, Sibson RB & Turbot EG (1966) A Field guide to the birds of New Zealand. Collins, London (ISBN 0-00-212022-4)
  • Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd edition). Christopher Helm, London ISBN 0-7470-1410-8
  • National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
  • Sibley, David Allen (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6