Kaspia pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaspia pluvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius Charadrius
Specio: Kaspia pluvio Charadrius asiaticus
Pallas 1773
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kaspia pluvio (Charadrius asiaticus) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Disvastiĝo

Ĝi reproduktiĝas en malferma kamparo de centra Azio, ĉefe norde kaj oriente de la Kaspia Maro el Kazaĥio ĝis Afganio. Tiuj birdoj migras suden vintre al orienta kaj suda Afriko el Egipto ĝis Namibio kaj ĉefe en Bocvano, kie restas ĉe herbejoj aŭ terkulturejoj. Tiu pluvio estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Aspekto

Tiu bela pluvio estas iome pli granda ol la granda pluvio, ĉar ĝi estas 19 cm longa kun enverguro de ĉirkaŭ 60 cm kaj pezo de 70 gr, kaj ĝi rememoras laŭ aspekto aliajn pluviojn kiel la dezertpluvio kaj la malgranda dezertpluvio. Ĝi estas pli fajna kaj longkrura ol la dezertpluvioj kaj havas pli fortan blankan strion superokule — kiu atingas la nukon — kaj pli longan kaj fajnan bekon. Ĝi ne havas blankan vostobordon kaj apenaŭ flugilstrion. Ties vizaĝo estas bela pro tiu blanka strio superokula, alia griza strio sub tiu kaj griza krono super tiu; krome la gorĝo montras pli blanka zonon ol aliaj pluvioj.

Somera masklo havas grizbrunajn dorson kaj blankajn vizaĝon kaj ventron. La tuta brusto estas ruĝavelkolora kun nigra bordo sube. Aliuloj havas nur grizbrunan brustostrion, sed la somera ino povas montri iom da avelkoloro.

Kutimoj

La alvoko estas akra “ĉip”.

Ili manĝas kiel la aliaj pluvio plukante insektojn kaj aliajn etajn predojn, kiel helikoj aŭ semoj, ĉefe el herbejoj aŭ el plukitaj kulturejoj. Ties tekniko estas ĉiam kureto kaj halto.

Temas pri socia birdo, kiu ariĝas en grupoj de inter 30 kaj 50 membroj, sed en Bocvano kie vintras multnombre grupoj povas atingi milon. Ili piediras rektege; kaze de danĝero kaŭras aŭ forkuras prefere kaj ne forflugas. Ili ĉeestas sekajn lokojn, sed alproksimiĝas al akvopunktoj por refreŝiĝi.

Tiu birdo reproduktiĝas en izolitaj kolonioj de deko aŭ dudeko da paroj, demetante tri ovojn en surplanka nesto.

La kaspia pluvio estas protektita birdo laŭ internaciaj traktatoj.

Referencoj