Horw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kastanienbaum)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Horw (stacidomo).
Horw
Blazono de Horw
Horw vidita de Pilato
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 1′ 0″ N 8° 18′ 40″ O / 47.01667 °N, 8.31111 °O / 47.01667; 8.31111 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 0″ N 8° 18′ 40″ O / 47.01667 °N, 8.31111 °O / 47.01667; 8.31111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12986
Areo 20,43 km²
Alteco 441 m super marnivelo
Poŝtkodo 6048
Komunumkodo 1058
Mapo de Horw
vdr

Horw estas urbo kaj komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 12986 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Horw situas sudorinte de la monto Pilato ĉe la bordo de la Golfo de Horw kaj de la Lago de Lucerno, tio estas flankaj brakoj de la Kvarkantona Lago. La komunumo konsistas el la ombra deklivo de Pilato, la duoninsulo de Horw kaj la flotebenaĵo inter la du. La komunumo estas antaŭurbo de Lucerno, kun kiu ĝi komplete kunkreskis. Al Horw apartenas krom la vilaĝo Horw, kiu konsistas el la setlejo Horw, Althof, Rank kaj Waldegg, la partoj Biregg, Ennethorw, St. Niklausen, Kastanienbaum kaj Winkel.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sen la lago sur areo de 12,87 km², de kiuj 42,4% estas kovritaj de arbaro, 32,5% servas por agrikulturo kaj 24,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Horw limas en nordo al la urbo Lucerno, en oriento aliflanke de la Kvarkantona Lago al Meggen, en sudoriento alliflanke de la lago al Stansstad (NW), en sudo al Hergiswil (NW), kaj en okcidento al Kriens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Horw pasas la mallarĝŝpuraj fervojlinioj de Lucerno al Engelberg kaj de Lucerno tra Brünig-Pasejo al Meiringen kaj Interlaken, kaj la komunumo estas plene integrita al la urba busreto de Lucerno.

Tra Horw pasas la kantona ĉefvojo al Stans kaj al la Brünig-Pasejo kaj la svisa aŭtovojo A2, al kiu la urbo havas propran alveturejon.

Altlernejo Lucerno[redakti | redakti fonton]

En Horw troviĝas la departemento pri tekniko kaj arkitekturo de la Altlernejo Lucerno, kiu ofertas studojn en la fakoj konstruaĵtekniko, konstrutekniko, elektrotekniko, maŝintekniko, arkitekturo, informatiko kaj ekonomio.

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

En Horw loĝas la fame konata svisa muzikisto Peter René BAUMANN konata kiel DJ BoBo, naskiĝinta la 5-an de januaro 1968.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Horw datiĝas el la jaro 1231 kiel Horwe.[2]

Dum mezepoko en Horw regis la Habsburgoj. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386, la Habsburbgoj perdis la kontrolon pri la regiono kaj en la jaro 1395 la urbo Lucerno formale akiris la altan jurisdikcion kaj en la jaro 1425 ankaŭ la malatan.

Dum la Kamparana Milito de 1653 en Winke okazis batalo inter la ribeloj kaj la senjoroj de Lucerno. Ĉar Horw luktis flanke de la ribeloj, la komunumo estis kondamnita al alta punpago post la milito.

Ĝis la Helveta Revolucio Horw apartenis al la lucerna voktejo Kriens, ek de tiam ĝi estis parto de la distrikto Lucerno.

En la jaro 1798 en Horw estis lokigitaj francaj kaj helvetaj trupoj, kies tasko estis la lukto kontraŭ la nidvaldanoj, kiuj rifuzis submetiĝi al la konstitucio de la nova Helveta Respubliko.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]