Kastela teatro de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭo; dekstra la je la unua etaĝo la restoracio.
Malantaŭo.
Vestiblo antaŭ la enirejo al la sidlokoj.
Parto de la scenejo.
Tiu muro de la ruino servas kiel kuliso dum la liberaeraj surscenejigoj; la scenejo estas maldekstre, malantaŭ la fotitaj ŝtonoj.

La Kastela teatro (germane: Schloßtheater Arnstadt) estas bonega teatro, situanta idiliece en la kastela parko de la eksa Kastelo Neideck en Arnstadt, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teatro havas longan tradicion en Arnstadt; dramaĵon oni montris jam en la 1612-a jaro. Laŭ instigo de grafo Anton Günther la 2-a fonditis eĉ kortega orkestro, kiu bedaŭrinde ne longe funkciis.

De regiona intereso estas ankaŭ la estiĝo de du arnstadt-aj muzikdramoj el la 1705-a jaro: "Carneval" kaj "Die Klugheit der Obrigkeit in Anordnung des Bierbrauens" (kiu famiĝis sub la nomo de Arnstädter Bieroper): verŝajne Johann Sebastian Bach mem komponis la muzikon por ĝi.

La sekvantajn jardekojn gastis diversaj trupoj de aktoroj en la urbo, ludante ĉefe en la urbodomo.

Teatrejo en la plej konkreta senco de la vorto estiĝis nur en 1842 per la alikonstruo de iama hipodromo laŭ ordo de princo Günther Friedrich Carl la 2-a. La nomo de la teatro estis nun Fürstliches Hoftheater (=princa kortega teatro).

Pro financaj kialoj iam malaperis propra kortega ensemblo kaj oni invitis eksterulojn ludi en Arnstadt. En 1903 la teatro alikonstruitis kaj oni ludis dum 3 monatojn pojare. 64 artistoj kaj teknikistoj tiam laboris ĉe la teatro kaj sur la repertuaro estis leĝeraj kaj seriozaj vidaĵoj. Dum la 1200-a datreveno urbofondiĝa (1904) oni faris spektaklon pri la historio de Arnstadt, kiu tiam furoris - kaj poste rapide forgesitis.

Teatro en la respubliko[redakti | redakti fonton]

Post la Unua mondmilito ekposedis la teatrejon la urbo; oni alinomis ĝin Schloßgartentheater. Jam en 1922 pro financaj kialoj minacis la fermo de la muzejo. Por malhelpi tion, grupiĝis amikara societo kiu per reklamado kaj intertraktado sukcesis kontinuigi la teatran vivon. Tamen restis la baza problemo, tiu de malplenaj kasoj. Inventeme oni ekzemple ludigis aktorojn de la teatro de Gotha. En 1937 oni kunfandis la arnstadt-an kun la rudolstadt-a - sed jam unu jaron poste Arnstadt denove havis "propran teatron".

Dum la lasta periodo de la Dua mondmilito devis soldati ankaŭ la plejmulto da artistoj: sekve fermitis la teatro en la 1-a de septembro 1944. La ejoj servis kiel deponejoj por Wehrmacht.

Post la milito necesis restaŭradi la teatrejon profunde. Komuna ensemblo de Arnstadt kaj Rudolstadt pendollaboris inter la du urboj. Post la nuligo de tiu kunlaboro la urbo subtenis la teatron. En 1950 la ensemblo ĉesis denove - pro malmulto da mono! La sekvintajn jarojn ludis erfurtanoj kaj poste rudolstadt-anoj daŭre en Arnstadt.

En la 1-a de aŭgusto 1988 oni fermis la teatrejon pro renovigo. Tiam ĝi ĝisfunde ŝanĝiĝis. La enirejo pligrandiĝis kaj faritis moderna teatrokafejo (dumtage restoracio).

En 1995 fonditis la societo Theaterverein Arnstadt e.V., kiu tenadis nun la teatron. En la 1-a de septembro 1995 oni solene remalfermis la teatron.

Repertuaro nuna[redakti | redakti fonton]

Dum sezono daŭranta de septembro ĝis junio oni averaĝe faras 120 aranĝojn de granda diverseco: muzikteatraĵoj, sinfoniaj koncertoj, klasika teatro, dancado, ĉambra muziko, kabareta arto, popmuzikkoncertoj. De tempo al tempo la teatrejo servas ankaŭ kiel filmteatro pro la manko de kinejo en la urbo (la du proksimaj estus en Erfurto kaj Ilmenau).

Kelkaj gasttrupoj venas regule, foje venas renomitaj artistoj kaj steluloj nur unu fojon. Ankaŭ por infanoj kaj junuloj estas specialaj aranĝoj (ekz. teatraj tagoj en aŭtuno; fabelrakontadoj antaŭ Kristnasko). Ekster tio la teatro Arnstadt surscenejigas kelkfoje teatraĵojn kun propraj aktoroj (ankaŭ muzikalojn; porinfanajn teatraĵojn).

Ege ŝatataj estas la antaŭ nelonge komencitaj ludadoj liberaeraj ĉe la ruinoj de la proksima Kastelo Neideck.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.