Kastelo Bellevue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Bellevue
kastelopalaco • oficiala loĝejo [+]

LandoGermanio
SituoBerlino
- koordinatoj52° 31′ 3″ N, 13° 21′ 12″ O (mapo)52.517513.353333333333Koordinatoj: 52° 31′ 3″ N, 13° 21′ 12″ O (mapo)

ArkitektoMichael Philipp Boumann
Arkitektura stiloNovklasika arkitekturo

Ekkonstruo13-a de oktobro 1785
Finkonstruita1786

Kastelo Bellevue (Berlino)
Kastelo Bellevue (Berlino)
DEC
Map
Kastelo Bellevue

Vikimedia Komunejo:  Bellevue Palace (Berlin) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La kastelo en 2014
Ferdinando de Prusio, la konstruiginto de la kastelo.
La kastelo en 1797.

La Kastelo Bellevue (germane Schloß Bellevue) estas la sidejo de la prezidanto de Germanio en Berlino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Ferdinand de Prusio, filo de Frederiko Vilhelmo la 1-a, ricevis sian nomon de belvido pro la rava situo kun panoramo al la rivero Spree. Ĝi troviĝas je la okcidenta rando de la Zoologia ĝardeno de Berlino.

Konstruite en 1786, la kastelo havis multajn diversajn posedantojn. Komence ĝi estis plezurkastelo. La filo de Ferdinand, August, loĝis tie ĉi ĝis la vendado al Frederiko Vilhelmo la 4-a, kiu uzis ĝin i.a. por malfermi nacian pinakotekon. Ĝi establiĝis en la teretago kaj dediĉis sin al la tiutempa moderna arto de Prusio. Oni konsideras ĝin modelo por la Nationalgalerie. Dum la Unua Mondmilito la suprema komandejo de la armeo estis en la kastelo. Fine de la 1920-aj jaroj ĝi kadukiĝis kaj iĝis eĉ loĝdomo kun apartamentoj luprenendaj.

Detruite grandparte dum la Dua Mondmilito kaj provizore rekonstruite, ĝi ne tuj estis la plej atentiginda konstruejo de Berlino koncerne rekonstruon. De la bombardo en 1941 ĝis 1954 ĝi pasigis mizeran tempon. Poste ĝi ekgastigis provizore la prezidanton de Germanio kaj ekfunkciis unuarange.

Post la Turniĝo kaj la translokigo de kvazaŭ ĉiuj ĉefurbaj institucioj de Bonn al Berlino, ĝi iĝis en 1994 oficiale la unua sidejo de la prezidanto de Germanio. Ĝia unua loĝanto estis Richard von Weizsäcker. La kastelo nombriĝas al la plej belaj konstruaĵoj de Berlino kaj estas unu el la plej konataj vidindaĵoj de la germana ĉefurbo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst A. Busche: Bellevue. Koehler & Amelang, Leipzig 2005, ISBN 3-7338-0340-X.
  • Reinhart Grahl: Die erste Adresse Deutschlands. Das Schloss Bellevue und seine Geschichte. Christian Simon, Berlin 2008, ISBN 978-3-936242-12-6.
  • Erich Schonert: Schloß Bellevue und seine Geschichte Deutsches Verlagshaus Bong & Co; Berlin/Leipzig 1935, (represo: Archiv Verlag; Braunschweig 1993).
  • Irmgard Wirth (eld.): Die Bauwerke und Kunstdenkmäler von Berlin. Bezirk Tiergarten. Gebrüder Mann, Berlin 1955, p. 114–139

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]