Kastelo Bentheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Bentheim

La korto

La korto
kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 52° 18′ 8″ N, 7° 9′ 26″ O (mapo)52.3022222222227.1572222222222Koordinatoj: 52° 18′ 8″ N, 7° 9′ 26″ O (mapo)
Kastelo Bentheim (Malsupra Saksio)
Kastelo Bentheim (Malsupra Saksio)
DEC
Kastelo Bentheim
Kastelo Bentheim
Situo de Kastelo Bentheim
Kastelo Bentheim (Germanio)
Kastelo Bentheim (Germanio)
DEC
Kastelo Bentheim
Kastelo Bentheim
Situo de Kastelo Bentheim
Map
Konstruita ĉirkaŭ la jaro 1020
Retadreso oficiala retejo (pliaj informejoj sube de la teksto)
vdr
La krucifikso de Bentheim

Kastelo Bentheim (Burgo Bentheim) estas mezepoka kastelo en Bad Bentheim en la Graflando Bentheim en Malsupra Saksio. La kastelo estis konstruita el sabloŝtonaj brikoj. Tiu sabloŝtono portas la nomon de la loko: Bentheima sabloŝtono. La kastelo ankoraŭ nun estas loĝata sed la fortikaĵoj kaj kelkaj historiaj akceptejoj estas enireblaj por la publiko. La loĝejo estas loĝata de la nobela familio zu Bentheim und Steinfurt.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Se oni volas eniri la kastelon tiam oni pasas du pordegojn. La malsupra pordego datas el la 13-a jarcento. La supra podego estis fasonita en la 17-a jarcento fare de la nederlanda arkitekto Philips Vingboons (1614-1679). La Kronenburg estas la digna gotika loĝejo, kiu en la malfrua 19-a jarcento, laŭ historia ekzemplo, estis renovigita. La Pulvoturo kun sia mezepoka karcero akiris ĉ. 1525 sian hodiaŭan formon. En la kastelo do troviĝas pluraj konstrustiloj, kiel romantiko, gotiko kaj renesanco. Ekde la tridekmetre alta mezepoka pulvoturo oni vidas, dum klara vetero, belan panoramon de Vestfalio kaj Tubantio. En la korto troviĝas la Krucifikso de Bentheim, sabloŝtona krucifikso el la 12-a jarcento.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]