Kastelo Dorfheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Dorfheim
kastelo
kastelo [+]
Koordinatoj47° 25′ 53″ N, 12° 50′ 7″ O (mapo)47.431412.8354Koordinatoj: 47° 25′ 53″ N, 12° 50′ 7″ O (mapo)

Kastelo Dorfheim (Aŭstrio)
Kastelo Dorfheim (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Dorfheim
Kastelo Dorfheim

Map
Kastelo Dorfheim
Vikimedia Komunejo:  Schloss Dorfheim [+]
vdr

Kastelo Dorfheim troviĝas ĉe la okcidenta rando de la urbo Saalfelden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la kastelo ne klaras. La unua endokumenta mencio estis en 1331 kaj tie ĉi aperis la dinastio de la Hunt-oj, Bastard-oj (ekstergeedzecaj filoj de altrangaj nobeloj) kaj de la Grafoj de Plain kiuj posedis - almenaŭ ekde 1369 - la kastelon kaj faris ĝin rezidejo.

Josef Hunt alikonstruigis la kastelon profunde en la 1601-a jaro. Li restis sen vira ido tial ke la tuto venis en la posedon de lia filino Maria Jakobe (kune kun Kastelo Rettenwörth, kiu hodiaŭ nomiĝis Lackenschlößl). Ties edzo Johann Albert von Savioli el Rovereto aĉetis la kastelon.

La Savioli-oj malriĉiĝis kaj devis vendi ĝin en 1660 al la familio Stadlmayr el Feldkirchen in Kärnten. Ambaŭ kastelojn heredis la nevino de la lasta Stadlmayer-ano; ŝi estis la edzino de Friedrich Ignaz Lürzer von Zechenttal. La Lürzer-oj restis ĝis 1860 posedantoj kun legomĝardeno, fruktoĝardeno kaj 2 fiŝlagetoj. Dum tiu ĉi tempo, Kastelo Dorfheim estis sidejo de la landa tribunalo (1811-15) pro ke la juĝejo en la urbocentro forbrulis dum la granda incendio de 1811. Ekde 1843 ĝi gastigis administradejon pri konstruado.

En 1901 la kastelo kvazaŭ tute forbrulis. Martin Hartl akiris la ruinon en 1912, renkonstruigis ĝin kaj ŝanĝis ĝin en farmbienon lupreneblan kaj loĝdomon. Teretaĝe troviĝas nun la restoracio Schloß-Stüberl.

Vizitado de la kastelo eblas nur de ekstere.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Siebmacher, Johann: Johann Siebmachers Wappen-Buch. Band 28. Die Wappen des Adels in Salzburg, Steiermark und Tirol. Faksimile-Nachdruck der Ausgabe Nürnberg 1701-1806. München: Battenberg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]