Kastelo Dryburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Dryburg

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 6′ 33″ N, 10° 38′ 47″ O (mapo)51.109110.6463Koordinatoj: 51° 6′ 33″ N, 10° 38′ 47″ O (mapo)
Kastelo Dryburg (Turingio)
Kastelo Dryburg (Turingio)
DEC
Kastelo Dryburg
Kastelo Dryburg
Situo de Kastelo Dryburg
Kastelo Dryburg (Germanio)
Kastelo Dryburg (Germanio)
DEC
Kastelo Dryburg
Kastelo Dryburg
Situo de Kastelo Dryburg
Map
vdr

Kastelo Dryburg estas la plej malnova konservita loĝkonstruaĵo en Bad Langensalza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kvaretaĝa masiva konstruaĵo de Dryburg kun suda alo trabfakaĵa estas konstruaĵo de superregiona graveco kaj tre intime ligita al la historio de Bad Langensalza. Post diversaj fontoj la kastelo estis sieĝita fare de trupoj de imperiestro Oto la 4-a kaj atakitis per ĵetmaŝinoj. Pri la detala situo kaj aspekto de la tiama burgo estas necerteco. En la 14-a jarcento loĝis la dinastio de la senjoroj de Salza en la burgo, kiu ankoraŭ ĝis la 1342-a jaro estis en la posedo de la velfoj kiel feŭdaj pruntedonantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekde la malfrua 13-a jarcento la senjoroj de Salza ankaŭ regis en la urbo. La iam fortimpresa mezepoka malaltburgaro konsistis en la 13-a kaj en la 14-a jarcento el kastelforma kerno kaj verŝajne tri sendependaj burgdometoj kaj oriente apudanta antaŭkastelo ĉirkaŭita de profundega fosaĵo. La sovaĝa foso de la rivero Salza ebligis artefaritan inundigon. Dum la turingiaj grafaj kvereloj de 1346 detruitis urbo kaj kastelo. La turingia landgrafo kaj la ĉefepiskopo de Mainz finfine dividis inter si la posedorajtojn pri burgo kaj urbo kaj rekonstruigis la burgon post 1347. La hodiaŭ videbla okcidenta alo unuigas malfruromanikan loĝadoturon (antaŭ 1346) kaj du burgajn domojn (mezo de la 14-a jarcento). Ili ricevis ĉ. la jaro 1530 kunligantan koridoron kun ŝtuparo. La kastelo servis al oficistoj kiel administradejo kaj loĝado kaj plurfoje alikonstruitis. Ŝanĝoj inter 1694 kaj 1720 , kiam la burgo iĝis dukvidvina sidejo (Duklando Sachsen-Weißenfels). El tiu tempo originas la ankoraŭ konserviĝinta suda alo kun la frubaroka kuirejo (1694). Aliaj alikonstrufazoj estis ĝis la 20-a jarcento. Post 1815 sidis tie ĉi diversaj oficejoj de la prusa registaro. En 1899 brulis lanorda alo kaj malkonstruitis psote. Post restaŭradlaboroj la tuto uzatas nun loĝade kaj komerce.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 32

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la kastelo kaj la parko sur la urba porturista retpaĝaro.