Kastelo Fleckenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kastelo Fleckenstein, vidita el la kastelo Hohenbourg.

La kastelo Fleckenstein (france château du Fleckenstein) estas kastelo lokita en la franca komunumo Lembach, en la departemento Bas-Rhin kaj en la regiono Alzaco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu fortikaĵo havas longan historion. Ĝi longas naŭdek metrojn, altas tridek metrojn kaj estas dek-metrojn larĝa. La konstruaĵo fakte havas la aspekton de ŝipo. Ĝi situas pinte de grejsaj montetoj, kaj estis konstruita dum Mezepoko. Sufiĉe inĝenia sistemo cele al la kolektado de pluvakvo malnovtempe plenigis akvujon, kaj levilo ebligis supreniri akvon aŭ aliajn aĵojn. El la kastelo restas ĝiaj ĉirkaŭmuroj, interna korto, kvadrata turo, subrokaj galerioj kaj pluraj ĉambroj, inkluzive de tiu de la Kavaliroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo apartenis al la baronoj de Fleckenstein ĝis la 18-a jarcento, kaj montriĝis tre utila por kontroli la Saler-valon aŭ defendi la forston Haguenau. Ĝi estis detruita en 1689 pro ordono de Ludoviko la 14-a de Francio. En 1812, la ruinoj de la kastelo estis aĉetitaj de privatulo, kaj reaĉetitaj en 1958 de la municipo de Lembach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 49° 02′ 42″ N 7° 46′ 20″ O / 49.04500 °N, 7.77222 °O / 49.04500; 7.77222 (mapo)