Kastelo Friedenstein (Gotha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Friedenstein

Kastelo FRIEDENSTEIN troviĝas meze de la urbo Gotha. Ĝi estis konstruita tie, kie estis ĝis 1567 la Kastelo Grimmenstein.

Muzea komplekso en la ĉefa kastelo

Hodiaŭ en la kastelo troviĝas tri muzeoj: la Kastela Muzeo propras en pli mallarĝa senco (Schloßmuseum), la Natura Muzeo (Museum der Natur) kaj la Historia Muzeo (Historisches Museum).

Kastela Muzeo

Tie ĉi videblas la pompaj dukaj ĉambroj de la 17-a ĝis la 19-a jarcento, kiu etendas sin tra du aloj de la granda kastelo. La kulturhistorie gravegan kortejon de Gotha vizitadis i.a. Goeto, Voltaire, Friedrich der Große kaj Napoleono. En la muzeo vidindas meblaro historia, multvaloraj horloĝoj, porcelanaĵoj, bildoj, moneroj ktp. Oni montras aĵojn el oro, arĝento, ivoro, sukceno kaj naŭtilo, aferojn el la Malproksima Oriento kaj eĉ originalan ĉapelon de Napoleono.

Natura Muzeo

La unua daŭra ekspozicio de tiu nova muzeo kun la titolo "Bestoj en la turo" montras en la okcidenta turo remburitajn bestojn laŭ diversaj sekcioj (praarbaro; nokte aktivaj; antarktikaj). Krome por la tuta familio taŭga maniero estas prezentataj i.a. la sekvontaj bestoj: pingveno, linko, marleono, flamengo, gufo, bradipo. Tamen la en 1640 fare de Ernst der Fromme fonditaj kaj ĉiam pliriĉigitaj kolektoj natursciencaj estas ankoraŭ multe pli vastaj. La venontajn jarojn ili unu post la alia estos montrataj al la publiko.

Historia Muzeo

Ankaŭ en la okcidenta turo troviĝas la historimuzeo, fondiĝinta en 1872. Ĝi prezentas la historion de Gotha kaj de la ĉirkaŭa regiono de la prahistorio ĝis la 19-a jarcento. Fokusoj estas je la historio ekonomia kaj la ĉiutaga vivo. Detalege rakontita estas la Reformacio, la Kamparanaj ribeloj, la absolutismo kaj la evoluo de la sciencoj post la epoko de klerismo kaj racionalismo.

Ekhof-teatro

Trezoro pri kiu oni prave fieras estas la en la baroka teatro, konstruita dum 1681-1787. Ĝi estas la unika teatro en la mondo kiu disponas je ankoraŭ funkcianta sceneja sistemo el la 17-a jarcento. En la 18-a jarcento tie ĉi aktoris Conrad Ekhof kaj August Wilhelm Iffland. La ĉiujara festivalo de junio ĝis aŭgusto estas renomita por altkvalita teatro en baroka ĉirkaŭo.

La amanta paro de Gotha

Duka Muzeo

Sude de la kastelo konstruiĝis en 1879 la Duka Muzeo (Herzogliches Museum) por montri kolektojn de lia duka moŝto. Arkitekto estis la vienano Franz von Neumann. De 1950-2010 estis tie la natura muzeo. Ekde 2013 la artkolektoj de la antivka ĝis la moderna epoko havas samloke dignan lokon: riĉa egipta kolekto kun mumioj kaj en tomboj trovitaj objektoj; majstro germanaj (plej konata estas la t.n. Amanta paro de Gotha kaj ĉefverkoj de la Cranach-dinastio), nederlanda kolekto, plastikoj de Jean-Antoine Houdon, bildoj de Rubens kaj Caspar David Friedrich, porcelano de Meißen, Turingio kaj Azio. Nedaŭre prezentiĝos ŝanĝantaj ekspozicioj de grafikaĵoj (de Martin Schongauer, Albrecht Dürer kaj flugfolioj de la 15-a ĝis la 17-a jarcento.

Parko

Ĉirkaŭ la kastelo estas linda parkego kun baroka oranĝerio. La anglan ĝardenon pejzaĝan farigis Ernst la 2-a de Sachsen-Gotha-Altenburg. Li post 1770 malkonstruigis la fortikaĵojn ĉirkaŭ la kastelo. La lageto, templo de Merkuro kaj la t.n. "Sankta Insulo" (tombejo por anoj de la duka familio) ĝis nun donas impreson tipe anglan. Tiun parkon priskribis Goeto kiel ĉielan.

Interno de la preĝejo kastela.

Historio de la kastelo

Dum la Milito de Tridek Jaroj komencis la historio de la kastelo. Ĉar ekde 1643 konstruigis la evangelia duko Ernst la 1-a de Sachsen-Gotha sur la ruinoj de la malkonstruita kastelburgo Grimmenstein dum nur 12 jaroj la hodiaŭ plej grandan malfrubarokan kastelon de Germanio. Li nomis ĝin simbole Friedenstein (germane por: Ŝtonoj de paco), por anonci novajn tempojn de paco. Ĉefarkitekto de la triala komplekso baroka estis Andreas Rudolph. La kompakta konstruaĵa aspekto estas ankaŭ simbolo de politika unuigo kaj centraligo sub la regado de Ernst la 1-a: ĉar krom la kulturaĵoj estis en la kastelo disde la komenco ankaŭ oficejoj.

Estis tiel metita la fundamento de unu el la plej riĉaj kolektoj germanaj. Gastigas ĝi ankaŭ grandan esplor-bibliotekon. La preĝejo en la norda alo finkonstruiĝas en 1646. En la suba etaĝo troviĝas kripto kun la tomboj de la nobeluloj. La stukaĵoj estas de la Rust-fratoj, la plafonaj pentraĵoj estas de Seivert Lammers. Plurfoje la preĝejo alikonstruiĝis. Hodiaŭ ĝi funkcias kiel normala paroĥa preĝejo.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Erhard Drachenberg: Die Architektur des Schlosses Friedenstein. En: Der Friedenstein. Monatsblätter des Deutschen Kulturbundes. 1961, pp. 260–270.
  • Marc Rohrmüller: Schloss Friedenstein. Architektur, Distribution, Ausstattung. En: Juliane Ricarda Brandsch (Eld.): Ernst der Fromme (1601–1675). Bauherr und Sammler. Schlossmuseum, Gotha 2001, pp. 11–20.
  • Dieter Schnabel: Die Fürstengruft der Schlosskirche von Schloss Friedenstein. Wahrheit, Legende, Mysterium. Schnabel, Gotha 2003.
  • Jörn Tillmann Rieckhof Nackas: Schloss Friedenstein in Gotha. Entwürfe für die Residenz Ernsts des Frommen (1601–1675). Berlin 2010 (Berlin, Freie Univ., Magisterarbeit, 2010).

Eksteraj ligiloj

50.94583333333310.704444444444