Kastelo Grosmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Grosmont
burgo [+]

Supermara alteco109,2 m [+]
Koordinatoj51° 54′ 55″ N, 2° 51′ 58″ U (mapo)51.9154-2.866Koordinatoj: 51° 54′ 55″ N, 2° 51′ 58″ U (mapo)

Kastelo Grosmont (Britio)
Kastelo Grosmont (Britio)
DEC
Kastelo Grosmont
Kastelo Grosmont

Map
Kastelo Grosmont

Vikimedia Komunejo:  Grosmont Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Grosmont

Kastelo Grosmont estas ruina kastelo en Monmouthshire, Kimrio.

La kastelo konstruiĝis verŝajne dum la 1070-a jardeko kaj estis normanda posedaĵo. Unue ĝi servis malpli kiel grava fortikaĵo ol kiel administra bazo de anglaj nobeloj kiu havis grandajn bienojn en sudorienta Kimrio. Dum la 12-a jarcento, post kimra ribelo, ĝi akiriĝis de anglaj reĝoj, sed en 1201 Henriko la 2-a (Anglio) donis ĝin al nobelo.

Dum la 1220-a jardeko Huberto de Burgh ege plifortigis la kastelon. En 1233, tuj apud la kastelo, anglaj kaj kimraj ribelantoj (inter kiuj estis Huberto mem) venkis armeon de Henriko la 3-a (Anglio). Huberto retenis la kastelon ĝis 1239, kiam li fine perdis reĝan favoron, kaj kiam ĝi reiĝis reĝa posedaĵo.

En 1267 Henriko la 3-a donis la kastelon al sia filo Edmundo Crouchback, kiu ofte loĝis tie kaj kiu iom rekonstruis ĝin.