Kastelo Gryf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gryf / Greiffenstein

burgo
Geografiaj informoj
Lando Pollando Pollando
Geografia situo 50° 59′ 33″ N, 15° 25′ 17″ O (mapo)50.9926222215.42135Koordinatoj: 50° 59′ 33″ N, 15° 25′ 17″ O (mapo)
Gryf / Greiffenstein (Malsuprasilezio)
Gryf / Greiffenstein (Malsuprasilezio)
DEC
Gryf / Greiffenstein
Gryf / Greiffenstein
Situo de Gryf / Greiffenstein
Gryf / Greiffenstein (Pollando)
Gryf / Greiffenstein (Pollando)
DEC
Gryf / Greiffenstein
Gryf / Greiffenstein
Situo de Gryf / Greiffenstein
Map
vdr

La kastelo Gryf (germane Greiffenstein) estas ruino de mezepoka kastelo en la historia regiono Silezio, kiu ekde la 13-a jarcento, kiam konstruiĝis la kastelo, apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio, poste al Prusio kaj la Germana Regno kaj post la Dua Mondmilito nun troviĝas en Pollando, en distrikto Lwówek en vilaĝo Proszówka, sur la monteto (447 m super la marnivelo), kiu superstaras la vojon de Gryfów Śląski al Mirsk.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelon konstruis en la 13-a jarcento la pola princo de Głogów/Glogau Konrado la 2-a sur loko de eksa kastelo. En la fino de la 14-a jarcento la kastelo ekestis proprietaĵo de familio Schaffgotsch (en la jaro 13991400). En la 16-a kaj en la 17-a jarcentoj la kastelo estis pligrandigita kaj plidefendigita, interalie per alkonstruo de atikoj al supra kastelo kaj ankaŭ per plukonstruo de malsupra kastelo kaj enireja pordego. Dum la tridekjara milito la kastelo estis dufoje sieĝata de sveda soldataro. La unuan fojon sen sukceso en 1639. La dua sieĝo en 1645 estis efika, kiam la kastelo kapitulacis. En 1745 la kastelon okupis prusa soldataro, kaj en 1778 ĝi estis ŝanĝita al fortreso. En 1799 la kastelo estis parte malkonstruita por havi konstrumaterialon por farmbieno situanta malsupre de la kastelo. De tiu tempo la kastelo estas ruino.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Kasteloj de Malsupra Silezio:
Chojnik * Gryf * Wleń