Kastelo Horst (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Horst vidate de nordokcidento

Kastelo Horst, ankaŭ nomata Fortikaĵo Horst, estas iama kavalira sidejo ĉe la norda riverbordo de la Ruhr alte super la rivero en la urboparto Horst de Essen-Steele. Kiel konstruarta kaj arĥeologia monumento ĝi substaras la monumentoprotektadon.

Honorloko[redakti | redakti fonton]

Sude de Kastelo Horst troviĝas honorloko laŭ formo de ringo el ŝtonkolonoj. Ĝin starigis ĝis novembro de 1934 la nazioj laŭ iniciato de militkrimulo Oskar von Watters memore al la liberkorpusanoj, taĉmentoj de Reichswehr kaj polico same kiel la ekstreme dekstremaj bandoj nome loĝanto-defendantaroj, mortintaj ekde 1918 ĝis 1920 je la frakaso de la Ruhr-ribelo. Tiuj batalis tiutempe kontraŭ revoluciemaj laboristoj.

La terpecon donacis la entreprenisto Wilhelm Vogelsang el Essen. La tiama nazia labortrupo Reichsarbeitsdienst rompis la bezonatan Ruhr-sabloŝtonon el la najbara ŝtonminejo Silberkuhle. Apoge sur Stonehenge, tiam tre nekonata en Germanujo la honorloko havas cirkloformon. Nun la placo estas memorejo por la viktimoj de la naziismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]