Kastelo Hämelschenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta alo de la kastelo
La kastela kirko Sankta Mario situanta trans la strato

Kastelo Hämelschenburg (germane: Rittergut Schloss Hämelschenburg) estas kastelo kun bieno en Emmerthal. Ĝi estas ĉefverko de la t.n. Weserrenaissance (= Vezerrenesanco: renesancstila arkitekturo laŭlonge de la rivero Weser. Aliaj ekzemploj videblas ekz. en Hameleno). Vizito allogas al reena vojaĝo tra jarcentoj. Tenadas la tuton anoj de la familio von Klencke kune kun la Fondaĵo Kavalirbieno Hämelschenburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jürgen Klencke kaj sia edzino Anna konstruigis la akvokastelon kiel parton de la kavalira bieno; ekde la jaro 1437-a ĝi estas en la posedo de la menciita familio von Klencke. La komplete konserviĝinta renesanca komplekso kun siaj artaĵkolektoj, ĝardenoj, ekonomiaj ejoj, muelejo, kirko kaj kastelo ĝis hodiaŭ povas esti administrata laŭ la principoj de daŭripoveco.

La de 1563 datumanta protestanta Preĝejo Sankta Mario estas, de tuta Germanlando, la unua izolite staranta luterana preĝejkonstruaĵo kiu konstruitis post la Reformacio. La kastelo situas ĉe la Pilgrimvojo Loccum-Volkenroda, ĉe la Weserbergland-migradopado kaj proskime de la Wester-ciklovojo. La Jakoba konko ĉe la kastelo atestas la longan tradicion de gastigemo de la kastelanoj.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Dum rondgvidado eblas spekti la historiajn salonojn de la kastelo ekipitajn per altvaloraj mebloj, pentraĵoj, hejtiloj el kaheloj kaj kun admirindaj kolektoj de porcelanaĵoj, vitraĵoj kaj armiloj. Paralele eblas al oni mem sperti la Vezer-renesancon en konkreta, eĉ modela ejo kiel ankaŭ la 550-jaran tradicion de familio el la dinastio de la Velfoj.

La t.n. Charlotte-salonego havas barokajn portretojn kaj meblaron. Ĝi povas eĉ esti luprenita por nuptaj aranĝoj. La renesancaj ejoj sur la tuta bieno perfekte taŭgas por alimanieraj festoj kun familianoj aŭ samentreprenanoj.

Kafejo kaj Mueleja insulo[redakti | redakti fonton]

Kafejo trans la strato invitas al ripozumado. Apud la enirbiletgiĉeto troviĝas eta vendejo kun tipikaĵoj pri kaj de la regiono. Idiliecaj piedmarŝetoj direktos onin tra la Menestrela ĝardeno al la butiko de la saponfaristino kun gapateliero ene de la Ĝardendomo kaj al la historia akvolmuelejo kun pentrista ateliero kaj ekspoziciejo. Sur la Mueleja insulo troveblas ankaŭ ateliero pri ellignaj ludiloj "Rischmade" kaj eta akvoenergia centralo produktanta ekologie favoran kurenton. La ĉevalbredejo Langels famiĝas en la tuta mondo pro siaj elstaraj stalonoj; ĝi troviĝas tuj apude, sub la kafejokomplekso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]