Alberswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kastelo Kasteln)
Alberswil
Blazono de Alberswil
Fajrobrigadejo de Alberswil
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 08′ 59″ N 8° 0′ 0″ O / 47.14972 °N, 8.00000 °O / 47.14972; 8.00000 (mapo)Koordinatoj: 47° 08′ 59″ N 8° 0′ 0″ O / 47.14972 °N, 8.00000 °O / 47.14972; 8.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 573
Areo 3,58 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 6248
Komunumkodo 1121
Mapo de Alberswil
vdr

Alberswil estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 573 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alberswil estas kamparana vilaĝo laŭlonge de strato ĉe la okcidenta marĝeno de la Marĉo de Wauwil. La komunumo konsistas el la partoj Kasteln, Oberdorf, Unterdorf kaj Burgrain.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,58 km², de kiuj 0,65 km² estas kovritaj de arbaro, 2,64 km² servas por agrikulturo kaj 0,28 km² por setleja arejo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Alberswil limas en nordo al Schötz, en oriento al Ettiswil, en sudo al Willisau, kaj en okcidento al Gettnau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la aŭtobuslinio de Nebikon al Willisau.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Willisau al Dagmersellen, kie en distanco de proksimume 8 kilometroj situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2.

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgruino Kasteln

La unua dokumenta mencio de Alberswil datiĝas el la jaro 1217 kiel Alberswile.

La historio de la komunumo estas ligita kun la historio de Kastelo Kasteln, kies unuaj posedantoj estis la Grafoj de Lencburgo. Ilin sekvis la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1275 la Habsburgoj. Ĝis 1415, kiam la lucernanoj konkeris la regiono en la kastelo regis habsburgaj vasaloj. Post la lucerna konkero la lasta habsburga kastelsenjoro, Peter de Luternau fariĝis civitano de la urbo Lucerno. En la jaro 1644 la regado pri la Senjorejo Kasteln transiris rekte al la urbo Lucerno. La 23-an de majo 1653 la lasta loĝanto de Kastelo Kasteln fuĝis antaŭ la alvenantaj kamparaj ribeloj, kiuj detruis la kastelon forigante ĝian tegmenton. La kastelo tiam fariĝis ruino.

En la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko Alberswil farigixs komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno. En la jaro 1884 la komunumo bankrotiĝis pro la konstruokostoj de malsanulejo en la bieno Burgrain. Tial de 1888 ĝis 1889 la komunumo estis metita sub tutela administrado de la kantono. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la teksto pri Alberswil en la germanlingva vikipedio

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]