Kastelo Kiburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Kiburgo

La Kastelo Kiburgo (germane Schloss Kyburg) estis la hejmkastelo de la Grafoj de Kiburgo, kiuj en mezepoko ĝis la 13-a jarcento estis la sinjoroj kaj regantoj de la plej granda parto de la regiono de Zuriko.

Historio

La unua dokumenta mencio de la kastelo datiĝas el la karo 1027. La origina nomo Chuigeburg estas indikilo pri rifuĝkastelo. Per edziĝo la kastelo fariĝis posedaĵo de la grafoj de Dillingen. Branĉo de la familio donis al si en la mezo de la 12-a jarcento la nomon Grafoj de Kiburgo. Ili farigixs en mezepoko la plej grava nobela familio krom la Habsburgoj kaj la Savojanoj en la Svisa Mezlando. Post la morto de la lasta kiburgano Rudolfo de Habsburgo akiris la heredaĵon. Post lia elekto kiel germana reĝo, la Kronjuveloj de la Germana Imperio estis konservitaj en Kastelo Kiburgo, kiu do dum mallonga tempo estis la politika centro de la imperio. Parto de la kiburga heredaĵo estis kunigita sub la nomo Grafejo Kiburgo al administra unuo, kies centro estis la Kastelo.

La familio de Habsburgo poste transigis la centron de sia intereso al Vieno, kial la urbo Zuriko meze de la 15-a jarcento povis akiri la Kastelon. Ĝi ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 estis sidejo de kamparvoktoj de Zuriko, kiuj administris la Zurikan Unterlandon kaj partojn de la Zurika Oberlando.

Post la enkonduko de la nova kantono konstitucio la Kastelo Kiburgo definitive perdis sian signifon kiel administra sidejo. La kantono vendis ĝin al privatuloj por reakiri ĝin en la jaro 1917. Hodiaŭ la Kastelo servas kiel muzeo. Ĝi estas unu el la plej bone konservitaj mezepokaj kasteloj entute kaj kvazaŭ la arkitekta modelo de mezepoka kastelo.

Vidu ankaŭ

greke Komunumo Kiburgo greke Grafoj de Kiburgo greke Grafejo Kiburgo

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Listo de Kasteloj de Kantono Zuriko
Kavalirejo Bubikon - Kastelo Kiburgo - Kastelo Laufen - Burgruino Schauenberg - Kastelo Uster