Kastelo Laufen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kastelo Laufen
Rejn-Akvofalo kun Kastelo Laufen

La Kastelo Laufen estas kastelo en la komunumo Laufen-Uhwiesen en la distrikto Andelfingen en la nordo de la Kantono Zuriko, Svislando.

Situo

La kastelo situas sur roko rekte super la fama Rejn-Akvofalo je la koordinatoj 47° 40' 36" N kaj 8° 36' 54" E. De ĝi oni havas mirindan vidon al la rivero Rejno kaj la akvofalo. De la Kastelo piedvojo kondukas al la podieto, de kie la vizitanto povas rigardi la Rejn-Akvofalon de tute proksime. Rekte sub la kastelo troviĝas haltejo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kie haltas la linio S33 de la Zurika Trafik-Unio de Vinterturo al Ŝafhaŭzo.

Historio

La unua dokumenta mencio de la Kastelo Laufen datiĝas de la jaro 858 post Kristo. Ĝi estis la hejmsidejo de la Libersinjoroj de Laufen. La voktadon de la najbaraj komunumoj havis la kastelestro aŭ ties vokto, la bienposedo apartenis al la episkopo de Konstanco. En la jaro 1544 la urbo Zuriko aĉetis la kastelon kaj faris grandajn konstruajn modifojn inter la jaroj 1544 ĝis 1547. Post la helveta revolucio kaj la franca okupado la feŭdismo abrupte ĉesis. La kastelo estis luita kaj privatiĝis en la jaro 1845. Ek de la jaro 1941 la kastelo estas propraĵo de la Kantono Zuriko. Hodiaŭ en la kastelo troviĝas restoracio kaj junulargastejo.

Vidu ankaŭ

greke Komunumo Laufen-Uhwiesen greke Rejn-Akvofalo

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la restoracio Kastelo Laufen

Listo de Kasteloj de Kantono Zuriko
Kavalirejo Bubikon - Kastelo Kiburgo - Kastelo Laufen - Burgruino Schauenberg - Kastelo Uster