Kastelo Meckenheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kastelo vidata de la strata flanko

La iama kastelo Meckenheimer estas kastelo en Lambsheim en la distrikto Rhein-Pfalz, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Ekde 1400 je la sama loko estis dokumentita sidejo de kavaliro. La Konstruaĵo el la jaro 1500 estis detruita de Philipp von Hessen, poste rekonstruita. De tiu konstruaĵo konserviĝas vastaj keloj. Pli poste multfoje damaĝita, ĝi estis rekonstruita post la Tridekjara Milito kiel duetaĝa domo. La malfrubaroka tegmentturo estis el la modernigado de 1740.

La komunumo heredis ĝin en 1823. Ĝis 1966 la konstruaĵo estas utiligita kiel lernejo kaj administrejo. Hodiaŭ en la teretaĝo estas infanvartejo.

49.513298.28822