Kastelo Pembroke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Pembroke

Kastelo Pembroke estas kastelo ĉe Pembroke (Pembrokeshire), Kimrio.

La originala ligna kastelo konstruiĝis en 1093, dum normanda invado de Kimrio. En 1193 Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke) akiris la kastelon kaj konstruis ŝtonajn fortikaĵojn. Dum la sekva jarcento estis pluaj aldonaĵoj.

De 1277 al 1295 la kastelo estis grava angla bazo dum la konkero de Kimrio.

En 1457 Henriko la 7-a (Anglio) naskiĝis ĉe la kastelo.

Komence de la angla enlanda milito Pembroke subtenis la anglan parlamenton kontraŭ Karlo la 1-a (Anglio). Tamen en 1648, pro longa nepago de siaj salajroj, la soldatoj bazitaj ĉe Pembroke ribelis kaj subtenis la reĝan partion. Post sepsemajna sieĝo Oliver Cromwell kaptis la kastelon. La ribelantaj oficiroj kondamniĝis pro ŝtatperfido, kaj Cromwell ordonis la malkonstruon de la kastelo, instigante urbanojn for preni ŝtonojn.

La imponaj ruinoj viziteblas.