Kastelo Schmidt (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kastelo Schmidt [ŝmit] (foje nomata Kastelo Zichy) estas baroka konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Óbuda. Interne muzeo funkcias. Apartenaĵo de la kastelo estas parko-arbaro.

Bildoj pri Kastelo Schmidt
Interna korto de Kastelo Schmidt
Korta fasado de la kastelo
Kapelo en la arbaro
La ruina kirko apud la kastelo
Enirejo de la muzeo (kastelo)
La apuda parko-arbaro
Memortabulo pri martiroj de 1956
La monaĥejo


Geografio[redakti | redakti fonton]

La kastelo etendiĝas sur monto, kiu altas 50 metrojn de nivelo de Danubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj opinias, ke en tiu loko jam estis reĝa domego en la 12-a jarcento. En la 17-a jarcento Óbuda apartenis al grafa familio Zichy [ziĉi]. En 1724 la familio konstruis kapelon, kie estis metita kopiaĵo de skulptaĵo el Mariazell, tial la germana loĝantaro nomis la lokon Klein Mariazell. La hungaroj poste transprenis la vorton, sed jam hungare: Kiscell. En 1738 la familio establis ankaŭ monaĥejon por triunuanoj. La konstruado finiĝis post 2 jardekoj. Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) malpermesis funkciadon de la triunuanoj en 1783, poste la kastelo estis kazerno kaj hospitalo de la armeo. En 1910 riĉa meblisto Miksa Schmidt aĉetis la tutan teritorion, la kastelo (eĉ la arbaro) plene renoviĝis. En 1935 Budapeŝto mem heredis la teritorion. En 1941 muzeo ekfunkciis en la kastelo, sed dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 ĉio ruiniĝis. Same okazis signifaj pafadoj dum Hungara revolucio de 1956. En 1976 plena renoviĝo okazis, sed interno de la kirko ne estis renovigita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]