Kastelo Stedten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Stedten

kastelo • manor house
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 55′ 39″ N, 10° 59′ 3″ O (mapo)50.9273834210.98424721Koordinatoj: 50° 55′ 39″ N, 10° 59′ 3″ O (mapo)
Kastelo Stedten (Turingio)
Kastelo Stedten (Turingio)
DEC
Kastelo Stedten
Kastelo Stedten
Situo de Kastelo Stedten
Kastelo Stedten (Germanio)
Kastelo Stedten (Germanio)
DEC
Kastelo Stedten
Kastelo Stedten
Situo de Kastelo Stedten
Map
vdr

Kastelo Stedten (germane Schloß Stedten) estis baroka kastelo en la erfurta urbokvartalo Bischleben-Stedten, kiu ekzistis de 1735-1949.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akiris en 1735 Christoph Dietrich von Keller la bienon de Stedten kaj starigis anstataŭ antaŭa akvokastelo barokan kastelo por siaj familianoj. Du jarojn poste li nobeliĝis fare de imperiestro Karolo la 6-a.

Lia filo Christoph von Keller estis amiko de Christoph Martin Wieland kaj Johann Wolfgang Goethe. Goethe laŭtlegis en 1775 en la kastelo de la familio Keller eltiraĵojn el sia Urfaust. En 1789 Christoph von Keller iĝis grafo. Siajn junulajn jarojn pasigis en Stedten ankaŭ Maria Barjatinskaja kiu iĝis grava mecenatino kaj filantropino en Ruslando.

En 1844 ekis la konstruo de la Turingia fervoja linio de Erfurto al Gotha, kiu kondukis tra Stedten. Gustav von Keller iĝis la unua turingia fervojdirektoro. Kvar jarojn poste li estis deputito por Erfurto ĉe la Nacia Asembleo (Germanio 1848).

Barbara forigo en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1938 transprenis Franz von Keller la kastelon kaj bienon en Stedten; tiu vilaĝero apartenis ekde 1923 al Bischleben. En al 10.9.1945 la Soveta militadministracio (SMAD) en Germanujo faris terenan reformon. La grafoj von Keller senkompence eksproprietigitis kaj forpelitis. Ili pluse estis - je kelkaj metroj malantaŭ la vilaĝolimo - atakitaj kaj prirabitaj. Poste iliaj bienoj dividitis kaj la bienaj ejoj malkonstruitis.

Surbaze de la SMAD-ordono nr 209 pri la forigo de posedaĵoj de germanaj nobeloj eksplodigitis en 1948 ankaŭ Kastelo Stedten. Altvaloraj artaĵoj, pentraĵoj, la biblioteko kaj arkivo (kiuj datumis ĝis la 16-a jarcento) aŭ disdonitis al nekonatuloj aŭ barbare detruitis.

En 1999 amikara societo "Freundeskreis Schloß Stedten e.V." reunuiĝis la unuan fojon por memorigi la destinon de la kastelo kaj de ĝiaj sinjoroj.

Kastelo kaj bieno Stedten en la 1930-aj jaroj
Malnova enirejo; dekstre eta memortabulo

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]