Kastelo Trauttmansdorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Trauttmansdorff

La kastelo vidita de la botanika ĝardeno

La kastelo vidita de la botanika ĝardeno
burgo
Geografiaj informoj
Lando Italio Italio
Geografia situo 46° 39′ 39″ N, 11° 11′ 7″ O (mapo)46.66083333333311.185277777778Koordinatoj: 46° 39′ 39″ N, 11° 11′ 7″ O (mapo)
Kastelo Trauttmansdorff (Trentino-Sudtirolo)
Kastelo Trauttmansdorff (Trentino-Sudtirolo)
DEC
Kastelo Trauttmansdorff
Kastelo Trauttmansdorff
Situo de Kastelo Trauttmansdorff
Map
Retadreso http://www.trauttmansdorff.it
vdr

Kastelo Trauttmansdorff (germane Schloss Trauttmansdorff, itale Castel di Nova) troviĝas en la orienta parto de komunumo (municipo) de Merano, en la Burgraviato, distrikto de Sudtirolo, Italio. Ĝi estas sidejo de turisma muzeo Touriseum kaj situas meze de botanika ĝardeno de Merano kiu estas malfermita en 2001. La kastelo estas fama precipe ĉar la imperestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario feriis en ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 14-a jarcento en la loko, kie nuntempe troviĝas la kastelo estis kontruita kasteleto nomata Neuberg. La familio Trauttmansdorff aĉetis ĝin en la jaro 1543. Franz, la filo de la aĉetanto, pligrandigis ĝin. Poste la branĉo de la familio estingiĝis kaj la kastelo komencis ruiniĝi. Inter la jaroj 1777 kaj 1778 kunfalis la turo kaj la kapelo.

En la jaro 1846 Joseph von Trauttmansdorff, grafo de Stirio, translokiĝis al Merano, kaj li aĉetis la kastelon 150 jaroj post la abandono fare de siaj prauloj. Li pligrandigis la konstruaĵon kaj aldonis multajn elementojn novgotikajn.

En la jaro 1870 la tiama imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, nomata Sissi, dum sia kuraca feriado en Merano loĝis en la kastelo. Pro tiu vizito la urbo Merano iĝis fama kiel kuraca loko. Elizabeto revenis por viziti la renovigitan kastelon en 1889.

Gastiganto de Elizabeto estis Moritz von Leon, kiu vendis pli poste la kastelon al Friedrich von Deuster el Bavario. Li bele renovigis la tutan kastelon dum la jaroj antaŭ la unua mondmilito.[1]

Post la unua mondmilito Sudtirolo iĝis parto de Italio kaj dum la faŝismo la kastelo estis eksproprietigata, kaj nomata Castel di Nova. Ĝi fariĝis sidejo de la nacia asocio de batalantoj (Opera Nazionale Combattenti).

En 1977 tiu asocio estis likvidata kaj la kastelo fariĝis propraĵo de la provinco Sudtirolo, kiu en 1990 adaptigis ĝin kiel sidejo de turisma muzeo Touriseum, malfermita en 2003. En 2001 estis malfermata ankaŭ la botanika ĝardeno ĉirkaŭ la kastelo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]