Kastelo de Blandy-les-Tours

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la kastelo
Norda Turo de la Kastelo

La kastelo de Blandy-les-Tours (Blandi-la-Turoj) estas mezepoka kastelo. Ĝi estis restaŭrigita tiujn lastajn jarojn sed respektante planojn de la 17-a jarcento. Oni havas do, proksime de Parizo, belan ekzemplon de la militista arkitekturo de la Mezepoko. Tiu kastelo estas tute apud la kastelo de Vaux-le-Vicomte.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tekstoj, la historio de la kastelo komencas en 1216. Ĝi apartenis tiam al vicgrafo de Melun, Adamo la 2-a de Ŝahi, kaj estas nur nobeldomo. Dum la 14-a jarcento, la kastelo estas pligrandigita per fortikaĵoj kaj defensaĵoj : fosaĵo estas fosita ĉirkaŭ la kastelo, nova turopordo kun levponto estas tratruita en la ĉirkaŭremparo. Alta ĉefturo protektita de du levpontoj estas starigita. La ĉirkaŭremparo estas modifita per aldono de turoj kaj novaj kurtinoj. Tiuj laboroj estas financitaj de reĝoj Karlo la 5-a (de 1364 ĝis 1380) kaj Karlo la 6-a (de 1380 ĝis 1422). Tiuj modifoj okazas dum Centjara milito.

La kastelo estas pligrandigita dum la 16-a jarcento de Francisko la 2-a. La kastelo iĝas kampara domo. Tie ĉi, la 10-an de aŭgusto 1572, Maria de Klevo edziniĝis kun Henriko de Burbono. Sed la proprietuloj de la kastelo ofte ŝanĝiĝas kaj la kastelo malpliboniĝas iompostiome. En 1707, Marŝalo de Villar, proprietulo de la kastelo de Vaux-le-Vicomte, aĉetas la kastelon de Blandy-les-Tours kiu, fakte, iĝas fermo de Vaux-le-Vicomte. Jen la momento de ruiniĝado por la kastelo. La tegmentoj kaj la cirkaŭremparo detruiĝas, la turo-pordo estas distruita.

En 1883, la komunumo de Blandy aĉetas la ruinaĵon. Temas pri la unua momento de la protektado de tiu ĉi kastelo ĉefe ĉar en 1889 la kastelo estas klasiita kiel Monumento historia.

Ekde la 1970-aj jaroj, diversaj asocioj instigas laborojn de renovado. En 1992, la Ĝenerala Konsilio zorgas pri la kastelo kaj kompleta programo de restaŭrado estas lanĉita. Septembre 2007, post du jaroj de laboro kaj renovado, la kastelo malfermiĝas al publika vizito.

Arkitekturo de la kastelo[redakti | redakti fonton]

Ĉefturo de la kastelo

Tiu kastelo estas tipa ekzemplo de regionaj fortikaĵoj de la 13-a jarcento.

La kastelo estis konstruita per ĉirkaŭremparo de formo seslatera flankita de rondaj turoj kun ĉefturo 35m-a alta. La norda parto de la ĉirkaŭremparo, ankoraŭ videbla nuntempe, datiĝas de jaroj 1220.

La restaŭrado atentis la realon de la kastelo mezepoke. Oni respektis la murojn, la tegmentojn, eĉ la ŝmiraĵon tiaj kiaj ili estas je tiu epoko. Priserĉadoj montris bazojn de konstruoj kiuj ankaŭ estis restaŭrigitaj.

La ĉirkaŭremparo komponas el :

  • la kvadrata turo (malnove turo-pordo)
  • la norda turo
  • la turo de Justeco
  • la turo de Arkivoj
  • la ĉefturo
  • la turo de Gardistoj

Bazoj de la tri lastaj turoj estis el grejso de Fontainebleau. La superaj etaĝoj estis el muelŝtonoj. La ĉefturo ekhavis tri elirejojn tio kio estis rara en la arto mezepoka. La herso de tiu ĉi ĉefturo datiĝas de 1381.

Strategia graveco de la kastelo[redakti | redakti fonton]

Tiu kastelo datiĝas de la epoko kiam Francio ne estis unuigita lando. Tiuregione staris limo inter la reĝolando de Francio kaj duklando de Ĉampano[1]. Sed ĝi ne tro servis kiel defensejo tiucele ĉar Ĉampano kaj Francio estis unuigita post la edzigo de Johana de Ĉampano kaj Filipo la 4-a en 1284.

Dum Centjara milito, la kastelo estis defensejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiuekpoka regiono Ĉampano ne similas la aktualan regionon Ĉampano. Ĝi entenis la regionon de Meaux kaj tiun de Troyes.