Kastelo de Carrouges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kastelo de Carrouges
Kastelo de Carrouges
Kastelo de Carrouges
Geografiaj informoj
Lando Flago de Francio  Francio
Geografia situo 48° 33′ 36″ N, 0° 9′ 16″ W48.5601-0.15440000000001Koordinatoj: 48° 33′ 36″ N, 0° 9′ 16″ W
Kastelo de Carrouges (Malsupra Normandio)
DEC
Kastelo de Carrouges
Situo de Kastelo de Carrouges
Loko Carrouges, Orne
Bazaj informoj
Konstruita 14-a jarcento
Nuntempa posedanto Centre des monuments nationaux
v  d  r
Information icon.svg

La Kastelo de Carrouges (france: Château de Carrouges) estas kastelo datiĝanta parte de la 14-a jarcento, situanta en komunumo de Carrouges, en departemento Orne (Malsupra Normandio), nord-okcidenta Francio. Ĝi estas nekutima en ties kunmeto de aŭstera fortreso kun komforta rezidejo. La originaj fortikaĵoj de Carrouges estis sieĝataj kaj detruitaj de anglaj fortoj dum la Centjara milito. Post la milito, la kastelo estis rekonstruita de Jean Blosset, granda Seneskalo de Normandio, en la 15-a jarcento.

En la 16-a jarcento, la familio de Le Veneur de Tillières fariĝis posedanto de la kastelo. Ĝi estis plurfoje pligrandigita ĝis la 17-a jarcento, per notindaj aldonaĵoj inkluzive de enir-kasteleto, okcidenta bastiono, kaj grandaj apartamentoj. La interno estis renovigita en la 18-a jarcento, kiam muzik-ĉambro estis konstruita. La lasta Le Veneur vendis la kastelon al la franca ŝtato, kaj ekde 1944 ĝi estis restaŭrita. Ĝi estas nun mastrumata de Centre des monuments nationaux (CMN, Centro de monumentoj naciaj) kaj estas malfermita al la publiko.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]