Kastelo de Chinon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turo de la Kastelo

Kastelo Chinon estas kastelo apud la rivero Vienne en Chinon, Francio.

Dum la romia epoko estis fortikaĵo ĉe Chinon. En 954 Teobaldo la 1-a (Grafo de Blois) plifortikigis la monteton. Dum la 12a jarcento Chinon (tiutempe en Anĵuo kiu sendependis de la franca regno) estis inter la favorataj loĝejoj de Henriko la 2-a (Anglio), kaj dum ties regno estis, kune kun Poitiers kaj Bordeaux, ĉefurbo de ties vastaj posedaĵoj en suda Francio. Henriko konstruigis grandegan kastelon (kiu longas ĉ. 400 metrojn longe, kaj larĝas 76 metrojn). En la 14a jarcento aldoniĝis horloĝturo kiu altis 35 metrojn. Venkite de siaj ribelantaj filoj Rikardo kaj Johano, Henriko mortis en la kastelo la 6-an de julio 1189.

Dum la frua 15a jarcento la kastelo estis loĝejo de Karlo la 7-a (Francio) kiam tiu estis daŭfeno de Francio. Johana de Arko alvenis al la kastelo komence de sia projekto liberigi Francion de la angloj: tie ŝi sukcese distingis la daŭfenon de ties korteganoj, kaj pro tio plifacilis la tasko persvadi Karlon ke li anoncu sin kiel reĝo kaj kunigu armeon.

En 1562 hugenotoj ekposedis la kastelon. Henriko la 4-a (Francio) konvertis ĝin en malliberejon. Poste ĝi restis neloĝata ĝis 1793, kiam, dum la vendea milito (v. Vendée), la vendea armeo mallonge okupis la kastelon. Post la malvenko de la vendeanoj, la kastelo plu kadukiĝis. Napoleono la 3-a iniciatis restaŭradon. Hodiaŭ Kastelo Chinon estas grava turistcelo.

En la enirturo de la kastelo estas muzeo pri Johana de Arko.