Kastelo de Guadamur
La Kastelo de Guadamur estas kastelo situanta en la municipo de Guadamur, en la provinco de Toledo (Kastilio-Manĉo, Hispanio).
Situo
La kastelo estas situanta oriente de la vilaĝo, en la Monteto de la Ermitejo, malgranda elstaraĵo ĉe kiu pasis la rojo kiu trapasis la vilaĝon.
Historio
La kastelo de Guadamur konstruiĝis dum diversaj fazoj, el kiuj la unua ĉirkaŭ 1470 kaj la dua ĉirkaŭ 1520. La vilaĝanoj de la Grafo de Fuensalida servis kiel senpaga laboristaro en la konstruo de tiu simbolo de povo; krome ili suferis pro la kastelo la politikajn luktojn je kiuj ĉiu grafo partoprenis: de 1446 al 1521 la loko suferis ofte incendiojn, rabadojn kaj murdojn.