Kastelo de Kokao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Kokao

La Kastelo de Kokao estas fortikaĵo de Kokao (Provinco Segovio, Kastilio kaj Leono); ĝi estis konstruita en la 15-a jarcento kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj montraĵoj de gotika-mudeĥara hispana stilo. Ĝi troviĝas ekster la vilaĝo, ĉe la meandro de la rivero Voltojo, unu el la malmultaj fortikaĵoj de Hispanio, kiuj situas ne sur monteto sed sur deklivo de la tereno. Ĝin ĉirkaŭas larĝa kaj profunda fosaĵo.

Totala vido de la kastelo.

La vilaĝo apartenis al la Regno de Kastilio ĝis 1439 kiam ĝi estis cedata al la Iñigo López de Mendoza, kaj poste al Alonso de Fonseko, episkopo de Avilo kaj ĉefepiskopo de Sevilo, kiu atingis en 1453 la reĝan permeson por la konstruado de la kastelo. Li nomumis kiel sian posteulon sian nevon Alonso de Fonseko kaj Acevedo, kiu ordonis la konstruadon de la kastelo en 1473 kaj konvertis ĝin en senjora rezidejo, kie oni celebris pompajn festojn frekventatajn de elstaruloj de tiu epoko.

Eksteraj ligiloj